Xi Jinping sendis gratulan leteron al Memorceremonio de "Internacia Tago de Solidareco kun Palestina Popolo"
Pluveta Publikigita: 2022-11-30 13:05:54

La 29an de novembro Unuiĝintaj Nacioj (UN) okazigis Memorceremonion de "Internacia Tago de Solidareco kun Palestina Popolo". Ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping sendis gratulan leteron al la memorceremonio.

Xi rimarkigis, ke la palestina demando estas kerno de la mez-orienta demando. Amplekse kaj juste solvi la palestinan demandon rilatas al regionaj paco kaj stabileco, kaj al la internaciaj egaleco kaj justeco. La paca kunekzisto de Palestino kaj Israelo kaj komuna disvolviĝo de araba kaj juda nacioj konformas al longtempaj interesoj de la du flankoj kaj estas komuna espero de tutmondaj popoloj. La internacia komunumo devas persisti en “Du Landoj” kaj helpas la palestinan popolon starigi ŝtaton.

Xi Jinping emfazis, ke Ĉinio ĉiam firme subtenas la justan aferon de la palestina popolo restarigi siajn laŭleĝajn naciajn rajtojn, aktive antaŭenigas pacan intertraktadon kaj antaŭenigas pacon inter Palestino kaj Israelo. Ĉinio subtenas la plifortigon de la aŭtoritateco de la Palestina Nacia Aŭtoritato kaj la plifortigon de unueco inter diversaj sekcioj en Palestino. Ĉinio esperas, ke Palestino kaj Israelo kiel eble plej frue rekomencos pacan intertraktadon kaj rekomencos la mezorientan pacan procezon. Ĉinio ĉiam liveros humanitaran kaj disvolvan helpon al Palestino, subtenos la kapablokonstruadon de Palestino kaj helpos Palestinon disvolvi sian ekonomion kaj plibonigi popolan vivtenon. Kiel konstanta membro de la Sekureca Konsilio de la UN  kaj respondeca granda lando, Ĉinio daŭre kunlaboros kun la internacia socio por fari pozitivajn kontribuojn al la realigo de longdaŭra paco, universala sekureco kaj komuna prospero en Mezoriento.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree