Trovu elementojn ĉinajn en Katara Monda Pokalo
Mirinda Publikigita: 2022-11-30 15:32:12

Ĉu vi scias, ke la Katara Monda Pokalo havas multajn elementojn ĉinajn! Mirinda parolas la mirindajn sciojn pri Monda Pokalo!


La ĉefa konkursejo Lushail Stadiono estis konstruita gvidate de ĉina arkitektura entrepreno. Lastatempe katara centra banko eldonis specialan memorajn monbileton kaj moneron, sur kiu estas presitaj en respektive la Lushail Stadiono unuflanke kaj Golfa Stadiono aliflanke.

En la Katara Monda Pokalo partoprenis tri ĉinaj arbitraciantoj. Maje la Internacia Futbala Ligo publikigis liston de arbitraciantoj de la Monda Pokalo, inkluzive de 36 ĉefaj arbitraciantoj, 69 asistantaj kaj 24 videoasistantoj. 

Ĉina ĉefarbitracianto Ma Ning kaj du asistantaj arbitraciantoj Cao Yi kaj Shi Xiang estis enlistigitaj. kaj unuafoje en la Monda Pokalo aperos arbitraciantaro el Ĉinio. 

Krom stadiono kaj arbitracianto, ankaŭ 70% de rilataj produktoj de la Monda Pokalo estis fabrikitaj de Ĉinio. Yiwu, la ĉina orienta urbo kun la titolo monda supermerkato” neniam perdis sian oportunon dum la Monda Pokalo. Ekde la kuranta aprilo, futbalvesta produktanto Wen Congjian komencis ricevi mendilon de fremdlandaj komercistoj tra la mondo. Nun li jam plenumis mendilojn de pli ol du milionoj da vestoj kaj li planas vendi aliajn 30 mil futbalajn vestojn por la enlanda merkato dum la konkurso. 

Laŭ kalkulo de la Asocio de sportaj iloj de Yiwu, produktoj fabrikitaj de Yiwu por la Monda Pokalo okupas preskaŭ 70% de la totala merkato.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree