Kio estas via impreso pri Hutong?
Lucia Publikigita: 2022-11-30 13:27:47

Fotisto: Lucia, kien ni iros hodiaŭ?

Lucia: Hodiaŭ ni vizitas Hutong (strateto) en Pekino, laŭ mi Hutong estas vizitkarto de Pekino. Kio estas via impreso pri Hutong?

Xia: Laŭ mi Hutong estas dolĉa.

Lucia: Dolĉa? Kial? Kial ŝi diris ke Hutong estas dolĉa? Sekvu nin serĉi respondon. “Hu Tong Shi Tian De”, rigardu, jen estas multaj tasoj kun la simbolo Felĉo(xǐ).

Xia: Rigardu, ili estas malnovaj tasoj, kiuj rakontas historion, kaj homoj sentos feliĉon, kiam ili eniros la ĉambron. La simbolo Felĉo(xǐ) transdonas ĝojon al homoj, do ili povas senti feliĉon kaj dolĉecon. Multaj homoj venas al ni post ilia geedziĝo, do nun ĉi tie estas fama loko por celebri la geedziĝon de multaj gejunuloj.

Lucia: Rigardu, ĉi tie ankoraŭ estas multaj teleroj kun simbolo Feliĉo(xǐ). Ĝi estas simila al la telero kiun mia avino uzas por fruktoj kaj dolĉaĵoj.

Lucia: Trinku teon kaj akiru feliĉon. Nun mi konas kial ŝi diris ke Hutong estas dolĉa. Sed mi havas alian demandon, jen estas kvar specoj da dolĉaĵoj, kiun ni unue manĝos?

Xia: Ĝi estas franca fama dolĉaĵo GATEAU BASQUE farita el batato.

Lucia: Jes, la gusto de batato estas forta.

Xia: Imagu la materialojn de la dolĉaĵo.

Lucia: Ĉu kaŝtano kaj kremo?

Xia: Ĝi estas tipa pekina saŭco farita kun saŭco de arakido kaj nigra sezamo. Mi pensas, ke ĝi estas tre tipa loka kuko de Pekino.

Lucia: Jes, kaj la farĉo estas malvarma kaj negrasa.

Xia: Kaj la alia dolĉaĵo, ni uzas kratagon, la saman materialon de Bingtanghulu.

Lucia: Laŭ mi, ĝi similas al la salono en strateto, estas varma.

Xia: Jes jes.

Lucia: Se vi ankaŭ iras preter ĉi tiu loko, venu kaj manĝu dolĉaĵon kun teo kun viaj amikoj. Hodiaŭ, mi kaj mia amikono Xia Liang, promenis en Hutong kaj venis al Hu Tong Shi Tian De (Hutong estas dolĉa). Ni vidis multajn ĉiutagajn necesaĵojn kun simbolo Felĉo(xǐ), mi elkore rekomendas ilin al vi. La dolĉaĵoj kaj teo estas senpagaj, sed vi devas fari rendevuon per via poŝtelefono. Mi estas Lucia en Pekino, hodiaŭ ni venas al Huton en Pekino. Kien ni iros venontfoje?

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree