Jiang Zemin forpasis
Yu Publikigita: 2022-11-30 18:17:21

Jiang Zemin forpasis pro leŭkemio kaj multobla organa malfunkciigo en Ŝanhajo je 12:13 de la 30a de novembro, 2022, en la aĝo de 96 jaroj. Tio estis anoncita merkrede.

La anonco estis farita de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso de la Ĉina Popola Respubliko (ĈPR), la Ŝtata Konsilio de la ĈPR, la Nacia Komitato de la Ĉina Popolo Politika Konsultiĝa Konferenco, kaj la Centra Milita Komisiono de la KPĈ kaj la ĈPR.

Tio estis anoncita en letero adresita al la tuta partio, la tuta armeo kaj la ĉina popolo de ĉiuj etnogrupoj.

La letero diras, ke ili proklamas kun profunda malĝojo al la tuta partio, la tuta armeo kaj la ĉina popolo de ĉiuj etnogrupoj, ke nia amata kamarado Jiang Zemin mortis pro leŭkemio kaj multobla organa malfunkciigo post kiam malsukcesis ĉiuj kuracaj traktadoj.

La letero diras, ke kamarado Jiang Zemin estis elstara gvidanto ĝuanta grandan prestiĝon agnoskitan de la tuta partio, la tuta armeo kaj la ĉina popolo de ĉiuj etnogrupoj, granda marksisto, granda proleta revoluciulo, ŝtatisto, milita strategiisto kaj diplomato, longtempe provita komunisma batalanto, kaj elstara gvidanto de la granda afero de socialismo kun ĉinaj trajtoj. Li estis la kerno de la tria generacio de la centra kolektiva gvidado de la KPĈ kaj la ĉefa fondinto de la Teorio de Tri Reprezentadoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree