Protektado de malsek-teroj montras la vojon de Ĉinio al modernigo
Henggang Publikigita: 2022-11-30 21:07:31

La fakto, ke Ĉinio havas la plej "internaciajn malsek-terajn urbojn", ellasis kristale klaran mesaĝon: Ĉinio firme subtenas, ke respekti, aladapti kaj protekti la naturon estas esenca por konstrui sin al moderna socialisma lando en ĉiuj aspektoj.

El ĉiuj 43 internaciaj malsek-teraj urboj tutmonde, Ĉinio havas 13, inkluzive de sep nove akredititaj dum la 14a Kunveno de la Konferenco de la Kontraktaj Partioj al la Ramsar-Konvencio pri Malsek-teroj, kiu okazis en Wuhan de Ĉinio kaj Ĝenevo de Svislando.

La imponaj verdaj klopodoj de Ĉinio venas en tempo, kiam la naturaj malsek-teroj de la mondo malpliiĝis je 35% ekde la adoptiĝo al la konvencio en 1971, malgraŭ multaj klopodoj por konservado. La senĉesaj klopodoj de Ĉinio por konservi la malsek-terojn reflektis ĝian klaran vojon al modernigo, kie harmonio inter la homo kaj la naturo estas multe aprezata.

Dum la pasintaj jardekoj, la granda verda transformo de Ĉinio montris al la mondo pragmatan aliron, kiu ekvilibrigas median protekton kun ekonomia kaj socia disvolviĝo. La plej granda evoluanta lando de la mondo malakceptas modernigajn vojojn, kiuj konsumas troajn nerenovigeblajn naturajn resursojn en la procezo de sia modernigo.

Ĉinio, la dua plej granda ekonomio de la mondo kaj plej loĝata lando, celas pli verdan modernigon kaj antaŭenigas altkvalitan disvolvon en la konservado de malsek-tera afero.

De 2013 ĝis 2021, la malneta enlanda produkto de la lando kreskis kun meza jara rapido de 6,6%. Krom ekonomiaj atingoj, Ĉinio kreis kaj restarigis pli ol 800 000 hektarojn da malsek-teroj en la pasinta jardeko, kaj la centra registaro asignis 16,9 miliardojn da juanoj (ĉirkaŭ 2,35 miliardoj da usonaj dolaroj) por konservado de malsek-teroj.

Malsek-teroj, nomataj "renoj de la Tero", estas inter la ĉefaj provizoj de karbono, kio signifas, ke ili kontribuas al tutmondaj klopodoj redukti karbon-emisiojn. La senĉesaj klopodoj pri protektado de malsek-teroj de Ĉinio ekzemplas sian promeson atingi maksimuman emision de karbona dioksido antaŭ 2030 kaj atingi karbona neŭtrecon antaŭ 2060.

De la moderklimataj ĝis tropikaj zonoj, de marbordaj ĝis enlandaj areoj, kaj de ebenaĵoj ĝis altebenaĵoj kaj montaj areoj, malsek-teroj en Ĉinio estas ŝirmataj sub sistemo por malsek-tera protekto kaj restarigo kiu asimilas leĝojn kaj regularojn, sistemojn pri esplorado kaj monitorado.

Tiu ĉi jaro markas la 30an datrevenon de Ĉinio aliĝi al la Ramsar-Konvencio pri Malsek-teroj. En junio eniĝis la Leĝo pri Konservado de Malsek-teroj de Ĉinio, markante novan etapon de leĝbazita protekto de malsek-teroj en la lando.

Musonda Mumba, ĝenerala sekretario de la Konvencio Ramsar, diris en lastatempa intervjuo, "kion ni vidis, ke la registaro de Ĉinio vere estas absolute ekscita, ĉar estas movado kaj plifortigo en leĝaro,".

Ŝi aldonis, "ili certigis, ke pli ol 50% de la malsek-teroj en Ĉinio estas sub protekto en unu formo aŭ alia, ĉu ĝi estas nacia parko aŭ komunuma parko".

Dum la konferenco, Ĉinio anoncis, ke ĝi nomumos kelkajn naciajn parkojn, kiuj kovras ĉirkaŭ 10% de la landa areo, kaj enkorpigos 11 milionojn da hektaroj da malsek-teroj en la sistemo de naciaj parkoj.

La grandaj atingoj de Ĉinio en protektado de malsek-teroj estas absolute gravegaj ne nur sur la nacia nivelo, sed ankaŭ sur la internacia nivelo.

Ĉinio liveris trejnadon al 42 evoluantaj landoj, kontribuante al tutmonda ekosistema regado. La lando antaŭenigos internacian kunlaboron por protekti la kvar birdomigrajn vojojn trairantajn Ĉinion kaj konstrui internacian mangrovan centron en la sudĉina metropolo Shenzhen.

Ĝuste ankaŭ ĉe la konferenco Ĉinio vokis plibonigi la bonfarton de la popoloj tutmonde, utiligante la rolon de malsek-teroj en antaŭenigo de daŭripovo kaj traktado de klimata ŝanĝo, protektado de biodiverseco kaj livero de pli da avantaĝoj al la popoloj de la mondo.

En estonteco, Ĉinio daŭre aliĝos al verda disvolviĝo kaj antaŭenigos ekologian civilizacion. Ĝi daŭrigos ankaŭ aktive partopreni en tutmonda regado de biodiverseco, kaj kontribuos la ĉinan saĝon por atingi tutmondan ekologian civilizacion kaj konstrui komunumon por ĉiuj vivoj sur la Tero.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree