Ĉinaj ses astronaŭtoj por du misioj faris historian renkontiĝon en kosmo
Yu Publikigita: 2022-11-30 12:51:43

La tri astronaŭtoj de la ĉina spacoŝipo Shenzhou-15 merkrede eniris la kosmostacion de la lando kaj renkontiĝis kun alia astronaŭta triopo, kio estis historia renkontiĝo kaj aldonis la homforton en la enorbita kosma laboratorio ĝis ses unuafoje.

Chen Dong, la komandanto de la ŝipanaro de Shenzhou-14, malfermis la lukon je 7:33 matene (pekina tempo). La tri kosmostaciaj okupantoj salutis la novajn alvenintojn per varmaj brakumoj kaj poste ili sin fotis grupe kun dikfingroj levitaj, kriante en en ĥoro - "La ĉina kosmostacio ĉiam estas atendinda."

La Ĉina Agentejo de Homloĝata Spacoŝipo diris, ke la kosma renkontiĝo komencis la unuan enorbitan ŝipanaran rotacion en la ĉina kosmostacio. La ses astronaŭtoj vivos kaj laboros kune dum ĉirkaŭ kvin tagoj por plenumi planitajn taskojn kaj transdoni laboron.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree