Je 11:08 marde posttagmeze (pekina tempo) en la Jiuquan-a Satelit-Lanĉa Centro en nordokcidenta Ĉinio estis lanĉita la homloĝata kosmoŝipo Shenzhou-15 per la portoraketo Changzheng-2F Y15. Ĉirkaŭ 10 minutojn post la lanĉado la kosmoŝipo Shenzhou 15 estis disigita de la raketo kaj eniris en difinitan orbiton. Bone fartas la tri astronaŭtoj. Estas plene sukcesa la lanĉado.
Laŭ konigo de la Ĉina Agentejo de Homloĝata Kosmoŝipo post eniro en orbiton, la kosmoŝipo Shenzhou-15 faros rapidan, aŭtomatan rendevuon kaj kuplon kun la antaŭa aperturo de la kerna modulo Tianhe de la kosmostacio. La kosmonaŭtoj de Shenzhou 15 transprenos la taskojn de astronaŭtoj de Shenzhou 14. Dum la sesmonata vivo en la spaco la tri kosmonaŭtoj plenumos diversajn misiojn.