Ĉina homloĝata spacoŝipo Shenzhou-15 sukcese kupliĝis kun la kombinaĵo de la kosmostacio merkrede matene, laŭ la Ĉina Agentejo de Homloĝata Spacoŝipo.
La Ĉina Agentejo de Homloĝata Spacoŝipo diris, ke la spacoŝipo, lanĉita marde nokte, faris rapidan aŭtomatan rendevuon kaj kuplon kun la antaŭa aperturo de la modulo Tianhe de la kosmostacio je 5:42 merkrede matene (pekina tempo). La tuta procezo daŭris proksimume 6,5 horojn.
La astronaŭta triopo en Shenzhou-15 poste eniros la modulon Tianhe kaj la tri astronaŭtoj de Shenzhou-14 prepariĝis por la alveno de la ŝiparo Shenzhou-15.
Estas la unua fojo, ke ĉinaj astronaŭtoj en la kosmostacio vidis la viziton de homloĝata spacoŝipo.