APEK-ekonomioj promesas antaŭenigi daŭripovon por adaptiĝo al Bangkokaj Celoj
Henggang Publikigita: 2022-11-30 21:11:40

Gvidantoj de la ekonomioj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK) lastatempe finis sian jarkunvenon en Bangkoko post publikigo de la deklaracio kaj aprobo de rezulta dokumento pri la modelo de Biologia-Cirkula-Verda Ekonomio (BCV).

Nomante la Bangkokan Kunvenon kiel komunan sukceson inter ĉiuj APEK-membroj, tajlanda ĉefministro Prayut Chan-o-cha diris en gazetara konferenco, ke APEK devas labori por plifortigi rezistecon kaj certigi pli inkluzivan kaj daŭrigeblan kreskon.

La deklaracio, adoptita post la dutaga Kunveno de Ekonomiaj Gvidantoj de APEK, asertis la longdaŭran devontigon de la gvidantoj de APEK por antaŭenigi fortan, ekvilibran, sekuran, daŭrigeblan kaj inkluzivan kreskon, kaj ankaŭ ilian devontigon realigi la Putrajayan Vizion de malferma, dinamika, rezistema kaj paca azi-pacifika komunumo antaŭ 2040.

La Bangkokaj Celoj pri BCV-Ekonomio, kovrante klimatŝanĝan mildigon, daŭrigeblajn komercon kaj investon, median konservadon kaj ruban administradon, estas ampleksa kadro por pluigi la daŭripovajn celojn de APEK.

La ĉi-jara kunveno estas la unua persona renkontiĝo de la ekonomiaj gvidantoj de APEK ekde 2018, kiu okazis sub la temo "Malfermo, Konekto, Ekvilibro".

Pli profunda regiona integriĝo

La regiono de Pacifika Rando travivis diversajn krizojn en la pasinteco kaj faris sin rapide renormaliĝi de la financa krizo de 1997 kaj la tutmonda financa krizo de 2008 danke al sia profunda ekonomia integriĝo kaj rezistemaj proviz-ĉenoj.

La Azio-Pacifiko, nun la plej dinamika kreska zono en la mondo, komencis vojaĝon de regiona integriĝo por daŭrigebla, inkluziva kaj rezistema ekonomia renormaliĝo en la lastaj jaroj.

Kun la fono de kontraŭventoj de kreskanta inflacio, plifortigitaj geopolitikaj streĉitecoj, klimata ŝanĝiĝo kaj longedaŭra pandemio KOVIM-19, la gvidantoj de APEK promesis, ke ili subtenos kaj plu plifortigos  la regul-bazitan multflankan komercan sistemon, salutante ĉi-jaran progreson en antaŭenigo de la Liberkomerca Areo de la Azio-Pacifiko (LKAAP).

La deklaracio diris, ke la kunlaboro de APEK kontribuos al praktikaj solvoj de komunaj defioj kaj kompletigos tutmondajn klopodojn inkluzive de la Tagordo 2030 de UN por Daŭripova Disvolviĝo.

Rebecca Sta Maria, plenuma direktoro de la Sekretariejo de APEK opiniis, ke liberkomercaj interkonsentoj estas helpemaj por plifortigi provizoĉenojn, profundigi ekonomian integriĝon kaj pliigi travideblecon kaj antaŭvideblecon en la reguloj.

Maria diris, ke profunda ekonomia integriĝo estas forto kaj ĉiuj regionaj ekonomioj devas profiti tion por trapasi la malfacilan tempon.

Kun la loĝantoj de 2,9 miliardoj, la 21 APEK-ekonomioj respondecas pri preskaŭ duono de la tutmonda komerco kaj pli ol 60% de la totala malneta enlanda produkto de la mondo.

Stephen Jacobi, alterna membro de la Komerca Konsilio de APEK kaj la plenuma direktoro de la Nov-Zelanda Internacia Komerca Forumo, ankaŭ emfazis la gravecon de pli profunda regiona ekonomia integriĝo por trakti regionajn kaj tutmondajn defiojn.

Li diris, "en ĉi tiuj malfacilaj tempoj, estas esence, ke azi-pacifikaj ekonomioj daŭre premas pli profundan ekonomian integriĝon ene de altkvalita kadro de reguloj".

Craig Emerson, direktoro de la aŭstralia Centro pri APEK-Studada ĉe RMIT-Universitato, diris, "ĉi tio estas tempo en la monda historio, kiam libera kaj malferma komerco devas esti reasertita ne retaksita. Landoj kaj iliaj popoloj gajnas profiton el libera komerco kaj perdas oportunon de protektismo".

Verda, daŭrigebla kreskado

La gvidantoj de APEK promesis antaŭenigi la Bangkokajn Celojn en aŭdaca, respondema kaj ampleksa maniero, kunfandante ekzistantajn engaĝiĝojn kun novaj aspiroj.

La Bangkokaj Celoj diris, "APEK esploris alirojn kiel ekzemple la BCV-ekonomia modelo, kiu integras tri ekonomiajn alirojn, kie teknologio kaj novigo estas uzataj por krei valoron, redukti malŝparon, antaŭenigi praktikan efikecon kaj antaŭenigi daŭrigeblajn komercajn modelojn".

Thani Thongphakdi, prezidanto de la Kunveno de Altrangaj Oficistoj de APEK 2022, diris en gazetara konferenco, ke ĉi tiuj celoj estos efektivigitaj per favora reguliga kadro, kapablo-konstruado, instalaĵo kaj kvalita infrastrukturo, same kiel tutmonda reto.

Prayut ĉe la Kunveno de Ekonomiaj Gvidantoj de APEK diris, "estas la ekzista minaco de klimata ŝanĝiĝo, kiu havas konsekvencojn ne nur por la Azi-Pacifika regiono, sed ankaŭ por la tuta homaro. Tial ni devas kunlabori por mildigi ĝian efikon kaj protekti nian planedon".

Adoptante al la Bangkokaj Celoj, APEK antaŭeniras kun plano por atingi siajn ampleksajn kaj ambiciajn daŭripovajn kaj inkluzivajn celojn, plifortigante kaj kontribuante al daŭrantaj tutmondaj agoj.

Low Kian Chuan, prezidanto de la Asociitaj Ĉinaj Ĉambroj de Komerco kaj Industrio de Malajzio, diris, "Daŭripova disvolviĝo estas la komuna strebo de azi-pacifikaj ekonomioj. Ni kredis, ke la verda ekonomio kaj agoj por alfronti klimatan ŝanĝiĝon alportos pli ampleksan, ekvilibran kaj daŭrigeblan renormaliĝon en la azi-pacifika regiono."

La ĉi-jara kunveno de APEK integras celojn pri daŭripovo kaj inkluziveco en tandemo kun ekonomiaj celoj. Tio koincidas kun la koncepto de verda, ekvilibra kaj daŭripova disvolvado pledata de Ĉinio.

En la bangkoka kunveno, Ĉinio alvokis komunajn klopodojn por konstrui azi-pacifikan komunumon kun komuna estonteco. La propono resonas kun la ambicio de APEK konstrui malferman, dinamikan, rezisteman kaj pacan Azi-Pacifikan komunumon antaŭ 2040.

"Azi-Pacifika miraklo estas la rezulto de la klopodoj de ĉiuj azi-pacifikaj ekonomioj por antaŭenigi komercon kaj ekonomian integriĝon, igante la regionon pli strikte ligitan, tiel atingante prosperon en la azi-pacifika regiono," diris Low.


Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree