Por esprimi la nekompareblan estimon kaj profundan funebron de la tuta partio, la tuta armeo kaj la ĉina popolo de ĉiuj etnogrupoj al kamarado Jiang Zemin, estas farita decido:
De la dato de publikigo de la letero al la tuta partio, la tuta armeo kaj la ĉina popolo de ĉiuj etnogrupoj ĝis la dato de okazigo de la memoriga kunveno pri kamarado Jiang Zemin, la naciaj flagoj ĉe Tian'anmen, Xinhuamen, la Granda Popola Halo kaj la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj en Pekino, kaj ankaŭ ĉe la Interliga Oficejo de la Centra Popola Registaro en la Honkonga Speciala Administracia Regiono, la Interliga Oficejo de la Centra Popola Registaro en la Makaa Speciala Administracia Regiono kaj ĉinaj ambasadorejoj kaj konsulejoj en aliaj landoj estos duonhisitaj. Dum ĉi tiu periodo, funebraj haloj estos starigitaj en la Interliga Oficejo de la Centra Popola Registaro en la Honkonga Speciala Administracia Regiono, la Interliga Oficejo de la Centra Popola Registaro en la Makaa Speciala Administracia Regiono kaj ĉinaj ambasadorejoj kaj konsulejoj en aliaj landoj por ricevi kondolencojn esprimitajn de homoj en la Honkonga Speciala Administracia Regiono kaj la Makaa Speciala Administracia Regiono kaj en landoj, en kiuj troviĝas ĉinaj ambasadorejoj kaj konsulejoj.
Laŭ sia praktiko, Ĉinio ne invitos alilandajn registarojn, politikajn partiojn kaj amikajn gravulojn sendi delegaciojn aŭ reprezentantojn al la lando por ĉeesti la funebraĵojn.
Estas anonco per ĉi tio.
La funebra komitato de kamarado Jiang Zemin
La 30an de novembro, 2022