Ĉefo de UN malĝojas pro forpaso de eksa ĉina prezidanto Jiang Zemin
Yu Publikigita: 2022-12-01 16:59:15

Ĝenerala sekretario de la UN, Antonio Guterres, diris merkrede, ke li estis profunde afliktita informiĝinte pri la forpaso de eksa ĉina prezidanto Jiang Zemin.

"Jiang Zemin estis konstanta rekomendanto de internacia engaĝiĝo. Lia servodaŭro estis markita de konsiderinda ekonomia progreso kaj la sukcesa aliĝo de Ĉinio al la Monda Organizo pri Komerco," diris Guterres en deklaro.

Li diris, ke sub la gvidado de Jiang, Ĉinio gastigis la mejloŝtonan kvaran Mondan Konferencon pri Virinoj en 1995. En septembro 2000, li partoprenis en la Jarmila Pintkunveno de la UN en Nov-Jorko.

"Mi neniam forgesos la personan varmon kaj malfermitecon de Jiang Zemin, kaj ankaŭ la bonegan kunlaboron, kiun mi ĝuis kiel ĉefministro de Portugalio kun li por certigi la glatan transiron de la transdono al Ĉinio de la administrado de Makao," diris Guterres.

Nome de la UN, li esprimis sinceran kondolencon al la familio de Jiang kaj al la ĉina registaro kaj la ĉina popolo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree