Restaĵoj de Jiang Zemin estis transigitaj al Pekino
Yu Publikigita: 2022-12-01 19:34:42

La restaĵoj de kamarado Jiang Zemin estis transigitaj al Pekino el Ŝanhajo per speciala flugo ĵaŭde posttagmeze.

Xi Jinping kaj aliaj partiaj kaj ŝtataj gvidantoj inkluzive de Li Keqiang, Li Zhanshu, Wang Yang, Li Qiang, Zhao Leji, Wang Huning, Han Zheng, Ding Xuexiang, Li Xi, kaj Wang Qishan, ricevis la restaĵojn de Jiang ĉe la flughaveno Xijiao en Pekino kaj esprimis profundajn kondolencojn al la parencoj de Jiang.

Cai Qi, iuj laborantoj de la Oficejo de la Funebra Komitato de Kamarado Jiang Zemin, kaj la parencoj de Jiang eskortis liajn restaĵojn de Ŝanhajo ĝis Pekino.

La nacia flago flirtis ĉe duonmasto en la flughaveno Xijiao. Aldonante la solenan etoson, estis nigraj horizontalaj rubandoj kun blankaj ideogramoj, kiuj tekstas "Eterna Gloro al Kamarado Jiang Zemin!" kaj "Kamarado Jiang Zemin ĉiam vivos en niaj koroj."

Xi, lia edzino Peng Liyuan, kaj aliaj, portantaj nigrajn brakbendojn kaj kun blankaj floroj alpinglitaj al iliaj brustoj, staris solene sur la aviadiloparkadejo.

La speciala flugo surteriĝis je 3:55 posttagmeze. Dekdu honoraj gardistoj eskortis kaj portis la ĉerkon por elŝipiĝi el la aviadilo.

Xi kaj aliaj kliniĝis tri fojojn antaŭ la restaĵoj de Jiang kaj rigardis, ke la ĉerko estis portita sur veturilon.

Tagmeze, adiaŭa ceremonio okazis en la hospitalo Huadong en Ŝanhajo. Laborantoj de la Oficejo de la Funebra Komitato de Kamarado de Jiang Zemin, oficialuloj en Ŝanhajo, la parencoj kaj amikoj de Jiang, kaj medicina personaro esprimis siajn respektojn en la ceremonio. Kiam la ĉerkveturilo faris sian vojaĝon de la hospitalo al Ŝanhaja Hongqiao-a Flughaveno, ŝanhajaj loĝantoj staris ambaŭflanke de la stratoj por omaĝi al Jiang.

Jiang forpasis en Ŝanhajo la 30an de novembro. Li estis 96-jara.

Jiang estis laŭdata kiel elstara gvidanto ĝuanta grandan prestiĝon agnoskitan de la tuta partio, la tuta armeo kaj la ĉina popolo de ĉiuj etnogrupoj.

Jiang estis granda marksisto, granda proleta revoluciulo, ŝtatisto, milita strategiisto kaj diplomato, delonge pruvita komunisma batalanto, kaj elstara gvidanto de la granda afero de socialismo kun ĉinaj trajtoj. Li estis la kerno de la tria generacio de la centra kolektiva gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la ĉefa fondinto de la Teorio de Tri Reprezentadoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree