Memoriga kunveno por kamarado Jiang Zemin okazos 6an de decembro
Yu Publikigita: 2022-12-01 19:33:26

Memoriga kunveno por kamarado Jiang Zemin okazos en la Granda Popola Halo en Pekino la 6an de decembro, laŭ anonco de la Funebra Komitato de Kamarado Jiang Zemin ĵaŭde.

La anonco numero 2 publikigita de la komitato diras, ke konsiderante la esceptajn kontribuojn faritajn de kamarado Jiang Zemin al la disvolviĝo de la partio kaj la lando, kaj la komunajn dezirojn de la tuta partio, la tuta armeo kaj la ĉina popolo de ĉiuj etnogrupoj, jenaj decidoj estis faritaj.

La anonco diras, ke la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso, la Ŝtata Konsilio, la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, kaj la Centra Milita Komisiono okazigos solenan memorigan kunvenon por kamarado Jiang Zemin en la Granda Popola Halo en Pekino la 6an de decembro. La memoriga kunveno komenciĝos je la 10a horo matene.

Ĝi aldonas, ke la memoriga kunveno estos rekte elsendita kaj ĉiuj lokaj registaroj kaj departementoj devas organizi partiajn membrojn, kadrojn kaj la amasojn por aŭskulti aŭ rigardi la rektan elsendon.

La anonco diras, ke en la tago, kiam la memoriga kunveno okazos, la nacia flago estos duonhisita tra la lando kaj ankaŭ ĉe la ambasadorejoj, konsulejoj kaj aliaj agentejoj de Ĉinio. Publikaj distraj aktivadoj estos haltigitaj tiutage.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree