Xi Jinping interparolis kun Charles Michel
Pluveta Publikigita: 2022-12-01 15:29:55

Ĵaŭde antaŭtagmeze en la Granda Popola Halo en Pekino, ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun Charles Michel, prezidanto de la Eŭropa Konsilio.

Xi montris, ke la vizito de Michel nome de ĉiuj membroj de la Eŭropa Unio baldaŭ post la 20a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) reflektas la bonan deziron de la EU pri disvolvado de amikaj rilatoj kun Ĉinio. Ĉinio kaj la EU estas du grandaj fortoj protektantaj pacon de la mondo, du grandaj merkatoj akcelantaj komunan disvolviĝon kaj du grandaj civilizacioj antaŭenigantaj progreson de la homaro. Konservi la antaŭeniran tendencon de ĉina-eŭropuniaj rilatoj kaj persisti en reciproka profito kaj komuna gajno konformas al la interesoj de Ĉinio, la EU kaj la internacia komunumo. Ju pli turbula estas la internacia situacio kaj ju pli elstaras la tutmondaj defioj, des pli grava estas la tutmonda signifo de la rilatoj inter Ĉinio kaj la EU.

Xi prezentis kvar opiniojn pri la disvolviĝo de la ĉina-eŭropuniaj rilatoj: Unue estas teni ĝustan kognon. Due estas bone administri kaj regi diverĝojn. Trie estas fari plialtnivelan kunlaboron. Kvare estas fortigi internacian akordigon kaj kunlaboron.

Michel gratulis Xi Jinping pro lia reelektiĝo kiel ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ, kaj esprimis profundan kondolencon nome de la EU pro la forpaso de kamarado Jiang Zemin. Li diris, ke la nunaj internaciaj situacio kaj geopolitiko spertas profundajn kaj kompleksajn ŝanĝiĝojn, kaj la internacia socio alfrontas multajn defiojn kaj krizojn. Ĉinio ne okupiĝas pri ekspansio, kaj estas grava partnero, kiu subtenas la celojn de la Ĉarto de la UN kaj la multflankismon. La EU alte ŝatas la ŝancon havi vizaĝ-al-vizaĝan renkontiĝon kun Ĉinio je la plej alta nivelo baldaŭ post la 20a Nacia Kongreso de la KPĈ, kaj volas fari profundajn diskutojn kun Ĉinio pri gravaj aferoj, plifortigi reciprokan komprenon, antaŭenigi dialogon kaj kunlaboron kaj ĝuste trakti diferencojn surbaze de reciproka respekto kaj sincereco de la du flankoj. La eŭropa flanko volas daŭre antaŭenpuŝi la procezon de la investa interkonsento kun la ĉina flanko, plifortigi la stabilecon kaj reciprokan fidon de la provizoĉenoj kaj profundigi reciprokprofitan kunlaboron en diversaj kampoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree