Estos prezentata interrete la multe atendata animacia adapto de ĉina sciencfikcia romano gajninta premion Hugo, "La Tri-Korpa Problemo" verkita de Liu Cixin, la 3an de decembro.
Liu dividis siajn opiniojn pri la aperonta animacio en videaĵo publikigita de filma kanalo de Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG), dirante, ke li opinias, ke animacio estas arta formo aparte taŭga por montri tekston kaj estetikan koncepton de scienca fikcio.
"La Tri Korpa-Problemo", la vaste disvendita ĉina sciencfikcia romano en Ĉinio, estis eldonita en Ĉinio en 2008.
Ĝi estas la unua libro de la sciencfikcia trilogio, kiu disvolviĝas ĉirkaŭ kontakto inter fizikisto Ye Wenjie kaj Trisolaran, la civilizacio kun la trisuna sistemo, kaj konfliktoj inter la tero kaj eksterteraj vivaĵoj daŭrantaj centojn da jaroj.
La romano estis unuafoje tradukita en la angla lingvo de ĉindevena usona verkisto Ken Liu en 2014. Ĝi gajnis Premion Hugo por Plej Bona Romano en 2015 kaj fariĝis la unua traduko de la libro gajninta la premion.
Virino vizitas ekspozicion de "La Tri-Korpa Problemo" en Ŝanhaja Turo en orienta ĉina Ŝanhajo, la 24an de februaro, 2021./Xinhua
Afiŝo de teatra ekspozicio de "La Tri-Korpa Problemo" en orienta ĉina Ŝanhajo, la 17-an de mardo, 2019./CFP