Grace Boukete: Necesas ekzemplo en afrika disvolvo kaj Ĉinio ĝuste estas tia ekzemplo
Ĝoja Publikigita: 2022-12-02 12:26:05

"Amikoj, nun ni komencu nian hodiaŭan vivantan elsendon… Kiuj interesaĵoj kaj frandaĵoj troviĝas en Afriko? Mi volus prezenti al vi afrikan kafon, unu el la plej bongustaj kafoj de la mondo…"

La parolanto en la glata ĉinlingva parolo estas afrika studento Grace Boukete. Boukete venas de Kongolando (Brazavilo). Kvankam li restas en Ĉinio nur tri jarojn, tamen danke al lia rekomendo, eniris en ĉinajn familiojn afrikaj karakterizaj produktoj kiel kenja bruna teo, ruanda kapsika saŭco kaj etiopa kafo.

En 2019 Boukete venis al Changsha, la ĉefurbo de Hunan-provinco, mezorienta Ĉinio kaj eklernis por magistreco de internacia pedagogio. Antaŭ tio, danke al projektoj de Konfucea Instituto en Kongolando (Brazavilo) li dufoje vizitis Ĉinion. Sekve de kontinua profundigo de lia kono pri Ĉinio, li firmigis sian decidon lerni en Ĉinio. Li diris: "Ĉinio gajnis grandajn atingojn en ekonomia kaj socia disvolvo kaj havas tre grandan influon en la tuta mondo. Se iu lando sopiras pri disvolvo kaj prospero, ĝi devas lerni de Ĉinio. Necesas ekzemplo en afrika disvolvo. Tial mi fiksas miajn rigardojn al Ĉinio."

Ankaŭ lia persona revo startis en la urbo Changsha. Septembre de 2021, okazis la dua ekonomia kaj komerca foiro inter Ĉinio kaj Afriko. Boukete, kiel volontulo, servis en la foiro kiel interpretisto de alilandaj ĉeestantoj por rekomendo de afrikaj produktoj. En la foiro li ne nur sentis longtempan amikecon inter Afriko kaj Ĉinio, sed ankaŭ vidis gigantan vivecon kaj influon de kunlaboro ekonomia kaj komerca inter Afriko kaj Ĉinio. Li diris: "Mi rimarkis, ke iuj kafejoj en Changsha-urbo ĉefe uzas kafojn el Afriko. Mi sentas, ke afrikaj kafoj tre plaĉas al ĉinoj. Tio utilas al ekonomia disvolvo de Afriko."

En la lastaj jaroj en Ĉinio Boukete perceptis facilecon de vivo pro rapida disvolvo de interreto, ekzemple interreta vivanta elsendo, movebla pago kaj interreta eduko. Li diris: "En Ĉinio restante hejme mi povas aĉeti produktojn, kaj nur unu ĝis du tagojn poste la produktoj atingas min. La vivo estas tre oportuna. Pro tio, mi pripensis, ĉu mi povas reklami afrikajn trajtaĵojn per reta vivanta elsendo. Ĉinaj konsumantoj ne bezonas fizike veni al Afriko, ili povas aĉeti afrikajn produktojn rekte en Changsha, Ĉinio, per interretaj platformoj."

Boukete, lerta en observe, esploras la sekreton de ĉina daŭripova disvolvo kaj restas spuroj liaj en ĉinaj kaj urboj kaj vilaĝoj. En urbo Zhangjiajie de la ĉina provinco Hunan, li filmis tieajn belajn akvon kaj montaron, kaj perceptis la belan bildon de ĉina konstruado de ekologia civilizacio. Li ankaŭ aŭdis rakonton de vilaĝo Zhumugang, kiu sin liberigis el malriĉeco kaj marŝas sur la riĉiga vojo. Lin skuis la ĉina miraklo de elimino de malriĉeco.

Li diris: "La vilaĝo antaŭe estis tre malriĉa, nun jam sin liberigis el malriĉeco. Mi vizitis tien kaj sentis, ke ĝi ne aspektas kiel kamparo. Nun en la vilaĝo troviĝas interreto, altaj konstruaĵoj, hospitaloj, lernejoj ktp. Ĉinio havas tiel vastan teritorion, per kiuj manieroj vilaĝoj disvolviĝas tiel bone? Tio estas malfacila afero."

Kvankam Boukete restas en Ĉinio nur tri jarojn, tamen li havas profundan emocion pri Ĉinio. Li rigardis Ĉinion kiel parton de sia estonta plano kaj atendas plu atesti la disvolvon de la rilatoj inter Afriko kaj Ĉinio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree