Mondaj gvidantoj funebras pri forpaso de eksa ĉina gvidanto Jiang Zemin
Yu Publikigita: 2022-12-02 12:35:46

Gvidantoj de multaj landoj kaj internaciaj organizoj esprimis siajn profundajn kondolencojn per telefono, letero kaj aliaj rimedoj al ĉina prezidanto Xi Jinping pro la forpaso de eksa ĉina gvidanto Jiang Zemin.

Rusa prezidento Vladimir Putin substrekis la gravan dediĉon de Jiang al la ekonomia kaj socia disvolviĝo de nuntempa Ĉinio kaj leviĝo de la lando  en internacia reputacio, dirante, ke Jiang estas malnova amiko de Rusio, kiu faris grandajn kontribuojn al altigo de rusa-ĉinaj rilatoj al strategia partnereco de kunordigo. Li diris, ke li ĉiam memoros tian ŝtatiston kun granda prestiĝo kaj grandega persona karismo. Li esprimis sian sinceran simpation al la familio de Jiang kaj al la amika ĉina popolo.

Thongloun Sisoulith, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Laosa Popola Revolucia Partio kaj laosa prezidanto, diris, ke Jiang faris gravajn kontribuojn al la socialisma afero kun ĉinaj trajtoj. Li aldonis, ke  la eksa ĉina prezidanto, proksima amiko de la Laosa Popola Revolucia Partio kaj la laosa popolo, ludis gravan rolon por gvidi la disvolviĝon de laosa-ĉinaj rilatoj.

Miguel Diaz-Canel Bermudez, unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj kuba prezidanto, diris, ke Jiang estis elstara ŝtatisto kaj komunisma gvidanto kaj ankaŭ proksima amiko de la kuba revolucio. Li aldonis, ke Kubo esprimas sian plej profundan kondolencon al la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), la ĉina registaro kaj la ĉina popolo.

Singapura prezidento Halimah Yacob diris, ke Jiang kondukis Ĉinion en la periodo de rapida kresko kaj disvolviĝo per daŭraj ekonomiaj reformoj, kaj ke lia penso estas kune kun la ĉina popolo dum la malĝoja momento.

Kazaĥa prezidento Kassym-Jomart Tokayev diris, ke Jiang dediĉas sin al akcelo de disvolviĝo kaj prospero de Ĉinio kaj plifortigo de ĝia internacia influo. Li aldonis, ke la eksa ĉina gvidanto faris grandajn kontribuojn por plifortigo de amikeco inter Kazaĥio kaj Ĉinio, kaj li estos ĉiam memorita de la popoloj en la du landoj.

Taĝika prezidento Emomali Rahmon alte taksis la grandajn kontribuojn, kiujn Jiang faris al la disvolviĝo de taĝika-ĉinaj rilatoj, kaj ke lia forpaso estas grava perdo.

Belorusa prezidento Alexander Lukashenko diris, ke Jiang kondukis la ĉinan popolon atingi prosperon kaj forton. Li aldonis, ke Jiang estas fondinto de belorusa-ĉinaj rilatoj, kaj faris pozitivajn kontribuojn por disvolvi kaj cementi rilatojn inter la du landoj.

Palestina prezidento Mahmoud Abbas diris, ke li kaj la palestina popolo ĉiam memoros tian elstaran gvidanton, kiu estas subtenanto de la palestina popolo kaj ilia afero kaj leĝaj rajtoj, akcelanto de palestina-ĉinaj rilatoj kaj atestanto de la starigo de la diplomatiaj rilatoj inter Palestino kaj Ĉinio.

Ĝenerala sekretario de la UN, Antonio Guterres, diris, ke Jiang firme rekomendis la internacian engaĝiĝon de Ĉinio, antaŭenigis la grandan ekonomian progreson de Ĉinio kaj ĝian sukcesan aliĝon al la Monda Organizo pri Komerco kaj gvidis Ĉinion gastigi la mejloŝtonan kvaran Mondan Konferencon pri Virinoj. Nome de la UN, li esprimas sinceran kondolencon al la familio de Jiang kaj al la ĉina registaro kaj la ĉina popolo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree