Rilatoj inter Ĉinio kaj EU meritas pli da atendoj
Pluveta Publikigita: 2022-12-01 17:11:13

La 1an de decembro, prezidanto de Eŭropa Konsilio, Charles Michel, vizitos Ĉinion, kio estos la unua oficiala renkontiĝo inter gvidantoj de Ĉinio kaj EU-institucio post la 20a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio. Internaciaj personoj rimarkis, ke antaŭ nelonge, germana ĉefministro Olaf Scholz vizitis Ĉinion, kaj ĉina prezidanto Xi Jinping kaj franca prezidento Emmanuel Macron renkontiĝis dum la Pintkunveno de la Grupo 20 en Balio, Indonezio. Tiuj altnivelaj interŝanĝoj havas pozitivan signifon por forigo de eksteraj malhelpoj kaj disvolvado de rilatoj inter Ĉinio kaj la EU. Oni kredas, ke la vizito de Michel al Ĉinio starigos pli da konsento inter Ĉinio kaj la EU, antaŭenigos la kontinuan, sanan kaj stabilan disvolviĝon de rilatoj inter Ĉinio kaj la EU kaj injektos pli da stabileco en la kompleksan kaj malkvietan internacian situacion.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree