Ju pli turbula estas la internacia situacio, des pli grava estas la kunlaboro de Ĉinio kaj EU
Pluveta Publikigita: 2022-12-02 16:30:14

“Ju pli turbula estas la internacia situacio kaj ju pli elstaras la tutmondaj defioj, des pli grava estas la tutmonda signifo de la rilatoj inter Ĉinio kaj la EU.” Ĵaŭde antaŭtagmeze en la Granda Popola Halo en Pekino, ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun Charles Michel, prezidanto de la Eŭropa Konsilio. Xi prezentis kvar opiniojn pri la disvolviĝo de la ĉina-eŭropuniaj rilatoj kaj esperis, ke la EU fariĝu grava partnero de Ĉinio sur la ĉina vojo al modernigo. Michel diris ke la EU volas fariĝi fidinta kaj atendebla partnero de Ĉinio. Tio montris pozitivan volon de la du flankoj.

La vizito de Michel nome de ĉiuj membroj de la Eŭropa Unio baldaŭ post la 20a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) estas la unua oficiala intervidiĝo inter Ĉinio kaj EU. Ĝi ankaŭ estas lia unua vizito al Ĉinio kiel prezidanto de Eŭropa Konsilio.

Ĉinio kaj la EU estas du grandaj fortoj protektantaj pacon de la mondo, du grandaj merkatoj akcelantaj komunan disvolviĝon kaj du grandaj civilizacioj antaŭenigantaj progreson de la homaro. Ĉinio ĉiam rigardas la rilatojn kun la EU de strategia alteco kaj longtempa perspektivo. Kiam la mondo alfrontas multajn defiojn kaj krizojn, Ĉinio, kiel la dua plej granda ekonomio de la mondo, eligis stabiligajn atendojn, donante trankvilon al la internacia socio, inkluzive de Eŭropo.

“Teni ĝustan kognon”, “bone administri kaj regi diverĝojn”, “fari plialtnivelan kunlaboron”, kaj “fortigi internacian kunordigon kaj kunlaboron”, la kvar proponoj faritaj de Xi, prezentis ĝustan vojon por Ĉinio kaj la EU.

Kiel du grandaj ekonomioj de la mondo, Ĉinio kaj EU havas la respondecon subteni veran multflankismon kaj kune protekti pacon kaj disvolviĝon de la mondo. Ju pli turbula estas la internacia situacio, des pli grava estas la kunlaboro de Ĉinio kaj EU. Ĉinio atendas, ke EU persistos en sia strategia aŭtonomeco kaj kunlaboros kun Ĉinio por antaŭenigi stabilan kaj longdaŭran disvolviĝon de la ampleksa strategia partnereco inter la du flankoj, por alporti pli da ŝancoj unu al la alia kaj injekti pli da stabileco kaj certeco en la turbulan mondon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree