Profilo: La Granda kaj Glora Vivo de Jiang Zemin
Yu Publikigita: 2022-12-02 20:19:20

Jiang Zemin estis elstara gvidanto ĝuanta grandan prestiĝon agnoskitan de la tuta Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), la tuta armeo kaj la ĉina popolo de ĉiuj etnogrupoj.

Li estis granda marksisto kaj granda proleta revoluciulo, ŝtatisto, milita strategiisto kaj diplomato. Li estis longe provita komunista batalanto kaj elstara gvidanto de la granda afero de socialismo kun ĉinaj trajtoj. Li estis la kerno de la tria generacio de la centra kolektiva gvidado de la partio kaj la ĉefa fondinto de la Teorio de Tri Reprezentadoj.

La vivo de Jiang estis glora kaj batalanta. Dum sia revolucia kariero de pli ol 70 jaroj, li restis senŝanceliĝe firma pri komunismaj idealoj, absolute lojala al la partio kaj la popolo, kaj rezolute dediĉita al la afero de la partio kaj la popolo.

Post la kvara plena sesio de la 13a Centra Komitato de la KPĈ, fronte al la komplekseco de la enlanda kaj internacia situacioj kaj la gravaj defioj alportitaj de la seriozaj tordoj kaj turniĝoj spertitaj de monda socialismo, Jiang kondukis la centran kolektivan gvidantaron de la partio - firme fidante la tutan partion, la tutan armeon kaj la ĉinan popolon de ĉiuj etnogrupoj – en protekto de la granda afero de socialismo kun ĉinaj trajtoj kaj sukcesa antaŭenigo de la afero de socialismo kun ĉinaj trajtoj en la 21an jarcenton.

Li faris neforviŝeblajn atingojn kaj gajnis la plej sinceran amon de la tuta partio, la tuta armeo kaj la ĉina popolo de ĉiuj etnogrupoj, kaj ankaŭ la vastan aklamon de la internacia komunumo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree