Dev Raturi: Ĉinio bone disvolviĝas en diversaj flankoj
Ĝoja Publikigita: 2022-12-02 12:56:41

Antaŭ 18 jaroj hindo Dev Raturi venis al Ĉinio por sia amo al ĉina kungfuo kaj nun li jam fariĝis posedanto de ok restoracioj en Ĉinio. Per frandaĵoj li klopodas por establi ponton inter Ĉinio kaj Hindio pri kulturaj komunikoj kaj interŝanĝoj. Adaptiĝinte al vivo en Ĉinio, li sentas oportunon kaj disvolvon de Ĉinio.

"Komence mi planis resti en Ĉinio ses monatojn por koni la ĉinan luktarton kaj poste reveni hejmen, ĉar tiam mi opiniis, ke ĉiu ĉino lertas en luktarto. Sed vidu, ke nun mi jam restas en Ĉinio 18 jarojn kaj amas la landon."

Dev venis al Ĉinio en 2005 kaj vojaĝis en multaj ĉinaj urboj. Li estis altirita de viveco kaj ĉarmo de la lando. Li ekfunkciigis sian unuan restoracion pri hindaj frandaĵoj en Xi'an-urbo, Shaanxi-provinco, nordokcidenta Ĉinio, en 2013. Li diris: "Komence mi faris diversajn reklamojn kaj afiŝojn sur televido kaj interreto…Nun la urbo Xi'an estas tre internacia, kaj en Xi'an, kion vi volas manĝi, tion vi povas manĝi. Nun ne plu necesas kvanto da afiŝoj kaj mi posedas 5 restoraciojn kun hindaj frandaĵoj kaj 3 pri ĉinaj frandaĵoj en Xi'an."

Dev opinias, ke la bona negoca medio en Ĉinio donas al li grandan subtenon. Ekzemple li ĝuis bonon el politikoj de la urbo, kiuj kuraĝigas entreprenadon, komence de lia entreprando; kaj dum la pandemio la loka registaro reduktis aŭ nuligis lukoston kaj administran pagon de liaj butikoj.

Dev ankaŭ profitas de ĉina malfermo kaj disvolvo. Por hindaj frandaĵoj necesas aromaĵoj kaj spicoj. Pasinte plejpartaj aromaĵoj kaj spicoj devis esti importitaj de Hindio. Tamen nun sekve de kontinua malfermo, pli kaj pli da ekzotaj manĝmaterialoj aperas en la lando kaj Dev povas trovi centporcentajn hindajn spicojn kaj aromaĵojn en merkatoj de la urbo, kio grande ŝparas la negocan koston.

La familio de Dev jam enlokiĝis en urbo Xi'an proksimume dek jarojn kaj li ofte fiere titolas sin mem "malnova xi'an-ano”. Rememorante sian decidon resti en Ĉinio kaj entrepreni restoracion en Xi'an, li emocie diris, ke lia elekto ne estas erara. Estas pli feliĉe por Dev, ke li ludis rolojn en pli ol 20 ĉinaj filmoj kaj televidaj dramoj, inter ili kelkaj rilatas al ĉina kungfuo.

Dev esperis fariĝi la ponto de komunikado kaj interŝanĝoj inter Hindio kaj Ĉinio por profundigi interkomprenon kaj pliigi amikecon inter la du popoloj. Kaj li tenas bonan atendon al la ĉina estonto.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree