David Ferguson: Kompreni kial ĉina sistemo estas sukcesa
Ĝoja Publikigita: 2022-12-02 12:49:13

Brito David Ferguson estas honora ĉefredaktoro de la angla lingvo de Ĉina Fremdlingva Eldonejo. Li loĝas en Ĉinio pli ol dek jaroj kaj dum la periodo li partoprenis en eldonado de multaj ĉinaj libroj en la angla lingvo, ankaŭ tradukis kaj redaktis gravajn dokumentojn en la anglan lingvon, kiel verkojn de ĉina gvidanto, blankajn librojn de la ĉina registaro. Laŭ Ferguson, la plej grava laboro estas traduko kaj redakto de la anglaj versioj de la libro Xi Jinping: La Regado de Ĉinio en kvar volumoj.

La laboro, laŭ Ferguson, estas ne nur granda defio sed ankaŭ rara oportuno profunde kompreni Ĉinion. "Mi opinias, ke pro la laboro mi povas bone kompreni la socialisman penson kun ĉinaj trajtoj en la nova epoko de Xi Jinping kaj bone kompreni la ĉinan regadon. Mi jam legis kvinfoje la anglan tradukon de la libro Xi Jinping: La Regado de Ĉinio. Mi opinias, ke krom ĉinoj eble mi estas unu el alilandanoj, kiuj plejmultfoje legis la verkon."

Ferguson diris, ke en la pasintaj kvin ĝis ses jaroj li sin dediĉis al la angllingva traduko kaj redakto de la verko Xi Jinping: La Regado de Ĉinio. Pro la laboro, li profunde komprenas, kial la ĉina sistemo estas efika kaj havas elstarajn avantaĝojn, li ankaŭ havas la fidon bone ekspliki la kialon al okcidentanoj. "Mi komprenas la ĉina sistemon, la kialon de la sukceso kaj la avantaĝon de la ĉina sistemo. Mi povas pli bone establi traktaton pri la supereco de la ĉina sistemo en la angla lingvo kaj mi povas klarigi, kial la ĉina sistemo efikas. Pri tio mi havas fidon. Se venas oportuno, mi povas klarigi la superecon de la ĉina politika sistemo al aliaj homoj."

Ferguson diris, ke en la pasintaj jaroj en Ĉinio li persone atestis, ke multaj ideoj menciitaj en la libro sin turnis en vivaj praktikoj, fruktis abunde kaj montris verajn efikojn. Li citis la ekzemplon de trafa helpo al malriĉuloj, dirante, "Mi memoras, ke trafa helpo al malriĉuloj estas elmetita de prezidanto Xi. Kaj la ideo precize liberigi homojn el malriĉeco estas plenumataj ĝis baznivelaj fakoj, tial lokaj respondeculoj devas kompreni faktorojn de malriĉeco por ĉiuj malriĉaj familioj. Ili devas ankaŭ agi efike, ellabori kaj plenumi planojn celantajn ĉiujn familiojn elliberigi sin el malriĉeco. Tio estas unu el grandaj superecoj de la ĉina sistemo."

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree