Pli da mondaj gvidantoj funebras forpason de iama ĉina gvidanto Jiang Zemin
Jianping Publikigita: 2022-12-03 20:12:21

Gvidantoj de multaj landoj kaj internaciaj organizoj daŭre esprimis sian profundan kondolencon per telefono, letero kaj aliaj rimedoj al ĉina prezidanto Xi Jinping pro la forpaso de iama ĉina gvidanto Jiang Zemin.

Kim Jong Un, ĝenerala sekretario de la Laborista Partio de Koreio kaj prezidanto de la Komisiono de Ŝtataj Aferoj de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR), diris, ke Jiang dediĉis sian tutan vivon al la disvolviĝo kaj kresko de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la lando, kaj ankaŭ al la feliĉo de la ĉina popolo.

Kim diris, ke Jiang elmetis la Teorion de Tri Reprezentantoj, kaj faris gravajn kontribuojn al la granda afero de socialismo kun ĉinaj trajtoj.

Kim diris ankaŭ, ke Jiang etendis sinceran subtenon kaj solidarecon al la socialisma afero de la popolo de la KDPR, kaj aktive sin devontigis plifirmigi kaj disvolvi la tradician amikecon inter la KDPR kaj Ĉinio.

Kamboĝa reĝo Norodom Sihamoni diris, ke Jiang estis elstara reprezentanto de la ĉina popolo kaj granda amiko de la Reĝlando de Kamboĝo kaj de la kamboĝa popolo, kaj faris grandajn kontribuojn al la restarigo de paco kaj stabileco en Kamboĝo, al la nacia unueco de la lando kaj ankaŭ al pli proksima frateco, pli forta solidareco kaj pli profunda kunlaboro inter Kamboĝo kaj Ĉinio. Sihamoni rimarkigis, ke Jiang estos memorita por ĉiam.

Sudkorea prezidento Yoon Suk-yeol diris, nome de la registaro kaj popolo de Sud-Koreio, ke li esprimis profundan kondolencon al la familio de la forpasinto kaj al la ĉina popolo, rekonante Jiang kiel grandan gvidanton, kiu kondukis Ĉinion al prospero kaj disvolviĝo, kaj bonan amikon de Sud-Koreio kaj ĝia popolo.

Kirgiza prezidento Sadyr Zhaparov diris, ke Kirgizio alte taksas la historiajn kontribuojn de Jiang al la nacia konstruado de Ĉinio kaj la disvolviĝo de la rilatoj inter Kirgizio kaj Ĉinio.

Turkmena prezidento Serdar Berdimuhamedov diris, ke la eksa ĉina gvidanto faris grandajn atingojn en antaŭenigo de la ekonomia kaj socia disvolviĝo de Ĉinio, kaj multe altigis la internacian prestiĝon de Ĉinio. Li aldonis, ke la atingoj de Jiang eniros en la historion.

Uzbeka prezidento Shavkat Mirziyoyev diris, ke Jiang faris gravajn kontribuojn por disvolvi la uzbeka-ĉinan partnerecon kaj antaŭenigi duflankan kunlaboron en politika, komerca kaj ekonomia, humanitara kaj aliaj kampoj, kiujn la uzbeka flanko ĉiam memoros.

Azerbajĝana prezidento Ilham Aliyev diris, ke Jiang faris elstarajn kontribuojn por starigi solidan bazon por amikecaj rilatoj kaj praktika kunlaboro de Azerbajĝano kaj Ĉinio. Li esprimis la plej profundan kondolencon al ĉiuj ĉinoj.

Niĝeria prezidento Muhammadu Buhari diris, ke Jiang gvidis Ĉinion antaŭenpuŝi reformadon kaj malfermon kaj ekiri la vojon de ekonomia disvolviĝo, montrante al la tuta mondo, ke la lando povas memstare realigi ekonomian disvolviĝon.

Buhari diris, ke liaj gvidaj atingoj rilate la ekonomion havas vastajn efikojn kaj ĉiam estos memoritaj de la homoj de la mondo.

Kenja prezidento William Ruto diris, ke kiel elstara politikisto, Jiang dediĉis sin al plifortigo de la fundamento de ekonomia prospero kaj gardado de la monda paco. Li etendis sinceran simpation al la parencoj kaj amikoj de Jiang kaj al la ĉina popolo.

Senegala prezidento Macky Sall diris, ke li, en profunda rememoro pri Jiang, omaĝis la gloran aferon, kiun li faris, kaj esprimis sinceran kondolencon al la amika ĉina popolo.

Ĝibutia prezidento Ismail Omar Guelleh diris, ke la pragmata kvalito, noviga spirito, elstara talento kaj granda antaŭvidemo de Jiang ĉiam estos memoritaj de la tuta mondo.

Urugvaja prezidento Luis Lacalle Pou diris, ke Jiang plenumis sian sindevontigon al Ĉinio kaj la ĉina popolo per konkretaj agoj. Li aldonis, ke la bona morala karaktero de Jiang kiel ŝtatisto estos granda valoro por la estontecaj generacioj.

Brazila nove elektita prezidento Luiz Inacio Lula da Silva diris, ke Ĉinio, sub la gvidado de Jiang, faris rimarkindajn atingojn en disvolvado kaj eligis centojn da miloj da homoj el malriĉeco.

Kamboĝa ĉefministro Samdech Techo Hun Sen diris, ke Jiang estis elstara ĉina ŝtatisto kaj lia rimarkinda gvidado ne nur inspiris la ĉinan popolon, sed ankaŭ gajnis la respekton de la internacia komunumo.

Nome de la bangladeŝaj popolo kaj registaro, bangladeŝa ĉefministro Sheikh Hasina esprimis sian plej profundan kondolencon kaj koran simpation kaj diris, ke la amikeco inter Bangladeŝo kaj Ĉinio multe plifortiĝis dum la mandato de Jiang.

Csaba Korosi, prezidanto de la 77-a sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN, diris, ke Jiang estis granda subtenanto de internacia kunlaboro, rimarkigante, ke Jiang kondukis Ĉinion al sukceso kaj ludis elstaran rolon en Unuiĝintaj Nacioj.

Moussa Faki Mahamat, prezidanto de la Komisiono de Afrika Unio (AU), diris, ke Jiang estis elstara figuro en la politikaj rondoj de Ĉinio kaj eĉ de la tuta mondo, kaj lia forpaso estas granda perdo por Ĉinio kaj ĝiaj amikoj tra la mondo.

Faki, nome de la Komisiono de AU, esprimis sinceran simpation al la ĉina registaro, la ĉina popolo kaj la familio de Jiang.

Zhang Ming, ĝenerala sekretario de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO), diris, ke Jiang estis elstara gvidanto ĝuanta altan prestiĝon. li rimarkigis, ke Jiang estis la ĉefa fondinto de la ŜKO, kaj faris neforviŝeblajn historiajn kontribuojn al la starigo, disvolviĝo kaj kresko de la ŜKO.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree