Estro de IMF: kresko de tutmonda ekonomio en 2023 probable falos sub 2%
Henggang Publikigita: 2022-12-03 18:28:57

Kristalina Georgieva, plenuma direktoro de la Internacia Mona Fonduso (IMF), diris, ke la probableco de tutmonda ekonomia kresko fali sub 2% en 2023 pliiĝos pro malrapidiĝo en iuj gravaj ekonomioj.

Laŭ AFP, Georgieva ĵaŭde diris en internacia konferenco, ke iuj lastatempaj indikiloj montris, ke la probableco de plia malrapidiĝo de la tutmonda ekonomio venontjare pliiĝos. Laŭ la lastaj atendoj de la IMF pri tutmonda ekonomia kresko en 2023, la probableco de kresko fali sub 2% altiĝis al 25%.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree