Brita ĉefministro diskutas defend-aliancon kun katara kaj turka gvidantoj
Jianping Publikigita: 2022-12-03 18:43:21

Downing-Strato diris en deklaro, ke vendrede posttagmeze brita ĉefministro Rishi Sunak havis telefonajn interparolojn kun la emiro de Kataro kaj la prezidento de Turkio kaj diskutis kun ili defendajn kunlaborojn kaj la ukrainan krizon.

La deklaro diris, ke Sunak kaj katara emiro Sheikh Tamim bin Hamad al-Thani ankaŭ konsentis, ke la du flankoj laboros kune kaj tra komercado per la estonteca Golfa Kunlabora Konsilio.

En sia telefona interparolo kun prezidento Recep Tayyip Erdogan, la ĉefministro donis siajn kondolencojn pro la lastatempaj teroristaj atakoj en Turkio, kaj emfazis, ke Britio daŭrigos sian klopodon por konservi regionan sekurecon kiel partnero de Turkio kaj de NATO.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree