Ĉina Dokument-Filma Festivalo surteriĝis en ĉefstabejo de Unesko
Henggang Publikigita: 2022-12-03 20:08:38

La prezentado de dokumentaj filmoj de Ĉina Dokument-Filma Festivalo sabate surteriĝis en la ĉefstabejo de Unesko. La aktivado estis organizita de Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) kaj Ĉina Konstanta Misio al Unesko kaj debutis sur la internacia organizo kun pli ol 50 filmoj. Tiuj filmoj prezentis filozofion de la komunumo de la komuna estonteco de la homaro kaj rakontojn de ĉina modernigo.

La dokumenta filmo de CGTN Karbona Piedsigno de la Homaro debutis kun sia kompleta versio. Ĝi priskribis rakonton de ĉinoj sur la nova estonteco por antaŭenigi verdan disvolviĝon kaj akceli harmonian kunekziston de la homo kaj la naturo, kaj esprimis atendon de Ĉinio por dividi evoluigajn ŝanĉojn kaj fari man-en-manan disvolviĝon. Ĉeestis al la aktivado pli ol 400 diverslandaj diplomatoj al Unesko kaj honoraj gastoj el diversaj sociaj rondoj de Francio.

Shen Haixiong, prezidanto de ĈKG, diris en sia parolado, ke ĉina prezidanto Xi Jinping diris en sia parolado en la ĉefstabejo de Unesko, “Ni devas serĉi saĝecon kaj asimili nutraĵon el diversaj civilizacioj por provizi la homon per spirita helpo kaj mensa kvietigo kaj kune solvi la defiojn alfrontatajn de la tuta homaro.” La origina aspiro de la Ĉina Dokument-Filma Festivalo ĝuste celas la komunan bezonon de la mondo pri atendo de reciproka konfido, solidareco kaj paca disvolviĝo. ĈKG kune kun aliaj amikoj el la tuta mondo akcelas konstruadon de la komunumo kun la komuna estonteco de la homaro per videaĵoj kaj filmoj. Tio nepre injektos pli da fido kaj forto al la planedo, por ke la homaro kune iros al pli brila estonteco.

Santiago Mouro, prezidanto de la ĝenerala konferenco de la organizo, diris, ke oni nepre sufiĉe persistu en la spirito de novigo, donu memdecidan rajton al diversaj lokoj por plani eternan solvadon de la klimata demando. En la mondo ekzistas fortikaj ekzemploj por ke la homaro restarigas siajn rilatojn kun la naturo. Tio ĝuste estas la spirito, kiun la filmo Karbona Piedsigno de la Homaro esprimis.

Qu Xing, ĝenerala vicdirektoro de la organizo, diris, ke la klimata demando jam estas tre severa kaj Unuiĝintaj Nacioj (UN) nepre devas kolekti ĉiujn fortojn, kiuj povas esti kunordigitaj. Do, li bonvenigas la ideon de la aktivadoj kia Ĉina Dokument-Filma Festivalo, kiu metis la penson de novigo kaj pragmato sur la unuan lokon.

Yang Jin, ĉina konstanta reprezentanto al Unesko, diris, ke estas honore, ke la ĉina konstanta misio al Unesko kaj ĈKG kune konigis la filmon Karbona Piedsigno de la Homaro, kiu prezentis ambicion, perspektivon kaj kontribuan spiriton de la videaj kaj filmaj produktantoj de Ĉinio. Ili kiel mediataj laborantoj ŝarĝis sin per respondecoj por trakti defiojn de klimata ŝanĝiĝo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree