Shenzhou-14 de Ĉinio apartiĝis de kombinaĵo de kosmostacio
Henggang Publikigita: 2022-12-04 19:01:41

La ĉina homloĝata spacoŝipo Shenzhou-14 disiĝis dimanĉe de la kombinaĵo de kosmostacio je 11:01 (pekina tempo), laŭ la Ĉina Agentejo de Homloĝata Spacoŝipo.

Tri astronaŭtoj, Chen Dong, Liu Yang kaj Cai Xuzhe, loĝas kaj laboras en la kosmostacio dum 183 tagoj.

Antaŭ la disiĝo, la astronaŭtoj plenumis diversajn laborojn, kiel plenumi la enorbitan rotacion kun la ŝipanaro de Shenzhou-15, fiksi la staton de la komplekso de la kosmostacio, ordigi kaj elŝuti eksperimentajn datumojn kaj purigi kaj transloki provizojn konservitajn en orbito kun subteno de sciencteknika personaro sur la Tero.

La kosmoŝipo Shenzhou-14 reeniros la teran atmosferon en taŭga tempo sub tera regado kaj komencos sian vojaĝon hejmen.

La tri astronaŭtoj de Shenzhou-14 estis senditaj al la kosmostacio la 5an de junio. Ili plenumis multoblajn taskojn dum la lastaj monatoj, inkluzive de superrigardo de kvin rendevuoj-kaj-konektiĝoj, farado de tri eksterveturilaj agadoj, donante unu realtempan prelegon pri scienco, kaj kondukante nombron da sciencteknikaj eksperimentoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree