Kondolencaj mesaĝoj de gvidantoj de aliaj landoj kaj reprezentantoj de internaciaj organizaĵoj pri forpaso de Jiang
Henggang Publikigita: 2022-12-04 17:03:44

Ankaŭ aliaj ĉefaj politikistoj el multaj landoj kaj reprezentantoj de internaciaj organizaĵoj sabate sendis kondolencajn mesaĝojn al ĉina prezidanto Xi Jinping aŭ per aliaj kanaloj esprimis sian profundan kondolencon pro la forpaso de Jiang Zemin.

Nguyen Phu Trong, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Vjetnamio, kaj Nguyen Xuan Phuc, prezidanto de Vjetnamio, deklaris, ke la politiko de "longdaŭra stabileco, antaŭrigarda kaj bonanajbara amikeco kaj ampleksa kunlaboro" kaj la propono fari Vjetnamion kaj Ĉinion bonaj najbaroj, bonaj amikoj, bonaj kamaradoj kaj bonaj partneroj, kune proponitaj de kamarado Jiang Zemin kaj vjetnamaj gvidantoj, kontribuis al la daŭra disvolviĝo de la rilatoj inter la du partioj kaj la du landoj kaj atingis gravajn rezultojn.

Germana prezidento Frank-Walter Steinmeier diris, ke Jiang faris profundan influon al Ĉinio dum sia serva periodo. Lia nomo ĉiam estos proksime rilata al la ekonomia prosperiĝo de Ĉinio kaj aliĝo de la lando al la Monda Komerca Organizo. Lia granda engaĝiĝo al la germana-ĉinaj rilatoj neniam estos forgesita.

En la nomo de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj, ĝia prezidanto Korosi Csaba esprimis sian kondolencon al la familio de Jiang Zemin, la ĉina registaro kaj la ĉina popolo. Li asertis, ke Jiang estis granda defendanto de internacia kunlaboro, kondukante Ĉinion al sukceso kaj ludante elstaran rolon en Unuiĝintaj Nacioj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree