Ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj publikigis raporton pri ĉina-araba kunlaboro en nova epoko
Henggang Publikigita: 2022-12-04 17:05:46

Ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj publikigis raporton pri ĉina-araba kunlaboro en la nova epoko, prezentante perspektivojn kaj la vojon por konstrui komunumon kun komuna estonteco de Ĉinio kaj arabaj landoj.

La raporto diris, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj arabaj landoj estas longtempaj, kaj ilia longa historio de interŝanĝoj donis ekzemplon por amikaj rilatoj inter diversaj nacioj.

La raporto diris, ke dum la pasintaj pli ol 70 jaroj ekde la fondiĝo de la nova Ĉinio, Ĉinio kaj arabaj landoj respektis unu la alian, traktis unu la alian kiel egalulojn, okupiĝis pri reciproke profita kunlaboro kaj lernis unu de la alia, kaj la amika kunlaboro jam realigis historiajn saltojn antaŭen kaj laŭ larĝo kaj laŭ profundo.

La raporto diris, ke nuntempe Ĉinio kaj arabaj landoj alfrontas similajn ŝancojn kaj defiojn, ĉar la mondo spertas profundajn ŝanĝiĝojn neviditajn en jarcento. Ĉinio ĉiam rigardas arabajn landojn kiel strategiajn partnerojn en sia serĉado de paca disvolvado, plia kunlaboro kun evoluantaj landoj kaj konstruado de komunumo kun komuna estonteco por la homaro.

La raporto montris, ke Ĉinio prenos la venontan pintkonferencon inter Ĉinio kaj arabaj landoj kiel ŝancon por antaŭenigi tradician amikecon, profundigi kunlaboron en ĉiuj kampoj, plifortigi interŝanĝojn inter respektivaj civilizacioj kaj konstrui komunumon kun komuna estonteco de Ĉinio kaj arabaj landoj en la nova epoko.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree