Kion vi volas manĝi en malfacila tempo?
Mirinda Publikigita: 2022-12-04 17:24:43

Ĉu vi iam vojaĝis pli ol 500 tagojn? Lastatempe ĉina navigisto Zhai Mo sukcese plenumis rondan vojaĝon ĉirkaŭ la Arkta Oceano post pli ol 500 tagoj kaj la totala navigado superis 28 000 marmejoj. Li plenumis la senhaŭtan rondiradon ĉirkaŭ la Arkta Oceano en la historio de la homaro, alvokante al la homaro zorgi kaj protekti la Arktan Oceanon.

Ekde la pasinta junio, Zhai ekveturis kun aliaj du ŝipanoj. Ili planis rondiri ĉirkaŭ la Arkta Oceano el la Beringa Markolo. Tamen la misio estis plenumita post pli ol unu jaro pro diversaj ĝenoj.

La arkta navigado estas dividita en nordorienta kaj nordokcidenta linioj kun la Oceanio kiel origina koordinato. La nordorienta navglinio iras el la maro Barents, trapasante nordan parton de eŭrazia kontinento kaj Beringa Markolo. La nordokcidenta naviglinio iras el la golfo Davis, trapasante arktan insularon de Kanado kaj nordan Alaska de Usono. 

Antaŭe iuj respektive plenumis la menciitajn du navigliniojn, tamen Zhai Mo plenumis ambaŭ kaj kreis novan historion de la homaro. 

Zhai estas honore titolita “la unua persono de velŝipa navigado de Ĉinio”. Fakte li naskiĝis sub la Montaro Taishan en Shandong-provinco kaj li unuafoje vidis la maron en pli-ol-dek-a  jariĝo. En 2000 li kiel pentristo okazigis ekspozicion fremdlande kaj tiam li estis allogita de velŝipo kaj marnavigado. En 2007 li komencis sendependan navigadon per la duamana velŝipo. Post tiu navigado de 35 000 marmejoj, li metis la celon pri vojaĝo ĉirkaŭ la Arkta Oceano.

Kion vi volas manĝi en vojaĝo? Ĉifoje Zhai aparte alportis specifan manĝaĵon en la peniga navigado, pli ol 100 kilojn da sorga patkuko de sia hejmloko Shandong. Ĉar li havas la kutimon, manĝi hejmlokajn frandaĵojn en malfacila tempo por adaptiĝi. 

Kiel longe vi iam vojaĝis? Kion vi volas manĝi en malfacila tempo? 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree