Laŭ raportoj de pluraj usonaj mediatoj, usona tribunalo vendrede oficiale malakceptis akuzojn pri "bank-fraŭdo" kaj aliajn akuzojn kontraŭ Meng Wanzhou, ĉefa financa oficisto de la firmao Huawei. Kiel rezulto, la oficejo de la publika prokuroro ne povis iniciati novan proceson kontraŭ Meng. La usona Departemento de Justeco vendrede diris, ke Meng Wanzhou ne malobservis la interkonsenton pri suspendo de akuzoj en la tempolimo, do la akuzoj estis tute forigitaj.
La ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj antaŭe diris, ke la faktoj pruvis, ke tio estas politika persekuto kontraŭ ĉinaj civitanoj, celanta subpremi la altteknologiajn kompaniojn de Ĉinio.