Restaĵoj de Jiang Zemin estis kremacitaj en Pekino
CGTN Publikigita: 2022-12-05 21:08:01

La 5an de decembro, la restaĵoj de Jiang Zemin, kiu forpasis lastan merkredon, estis kremaciitaj en la Revolucia Tombejo Babaoshan en okcidenta Pekino. Xi Jinping kaj aliaj gvidantoj de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la ŝtato omaĝis al kamarado Jiang en la ĉina Ĝenerala Hospitalo de Popola Liberiga Armeo antaŭ ol eskorti la korpon de Jiang al la tombejo por kremacio.

Popolamasoj el diversaj rondoj svarme venis ambaŭflanken de la vojo por adiaŭi karan kamaradon Jiang kaj esprimi al li profundan funebron.

Jiang estis elstara gvidanto ĝuanta grandan prestiĝon agnoskitan de la tuta partio, la tuta armeo kaj la ĉina popolo de ĉiuj etnogrupoj, granda marksisto, granda proleta revoluciulo, ŝtatisto, milita strategiisto kaj diplomato, longtempe provita komunisma batalanto, kaj elstara gvidanto de la granda afero de socialismo kun ĉinaj trajtoj. Li estis la kerno de la tria generacio de la centra kolektiva gvidado de la KPĈ kaj la ĉefa fondinto de la Teorio de Tri Reprezentadoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree