Akto de Inflacia Redukto de Usono vekis malkontenton de Eŭropo
Mirinda Publikigita: 2022-12-05 16:47:23

La 3an de decembro laŭ la loka tempo, germana financa ministro Christian Lindner faris averton en intervjuo de amaskomunikiloj pri eskaladiĝo de komerca konflikto inter Eŭropo kaj Usono.

Lindner diris, ke Usono efektivigas ekonomiajn politikojn tre protektemajn, kritikitajn de Eŭropo, la komerca disputo havas tendencon de eskaladiĝo. Germana registaro devas konsideri por siaj propraj interesoj kaj kompreni la negativajn influojn de la usona Akto de Inflacia Redukto. Ĉar la germana ekonomio proksime rilatas kun la usona merkato, oni devas fari ekonomian diplomatian intertraktadon kun Usono. Li diris, ke eŭropaj landoj devas altigi sian konkurencan kapablon surbaze de leĝoj.

Samtage prezidanto de la Eŭropa Konsilio Charles Michel diris intervjuate, ke reciproke profita kaj justa konkurenca medio estas ege ŝlosila, tamen la usona registaro ĉiam prioritatigis siajn proprajn ekonomiajn interesojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree