Kunlaboro inter Usono kaj Eŭropo ne devas celi triapartion
Mirinda Publikigita: 2022-12-05 17:38:32

La 2an de decembro usona ŝtata vicsekretario Wendy Sherman kaj ĝenerala sekretario de programo pri ekstera agado de la EU Stefano Sannino kune okazigis la 4an Altrangan Dialogon inter Usono kaj Eŭropo pri Ĉina Demando kaj faris malverajn kritikojn pri la internaj aferoj de Ĉinio. Proparolanto de ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Mao Ning diris en la gazetara konferenco lunde, ke Ĉinio firme oponas kontraŭ interveno de Usono kaj Eŭropo en ĉinajn internajn aferojn kaj kontraŭ kalumnioj al Ĉinio. Usono kaj Eŭropo emfazis protekton de centra loko de la Ĉarto de UN, tamen Usono kaj iuj eŭropaj landoj intervenas en internajn aferojn de Ĉinio kaj eĉ atakis Irakon, Sirion kaj aliajn landojn kun suvereneco, ignorante la regulojn de la Ĉarto de UN pri paca solvo de internaciaj disputoj kaj neinterveno en alies internajn aferojn. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree