Tuta popolo profunde memoras kamaradon Jiang Zemin
Mirinda Publikigita: 2022-12-05 17:03:24

En la lastaj tagoj, la tuta popolo kun senlima doloro profunde memoras elstarajn meritojn de kamarado Jiang Zemin kaj profunde sentas lian spiritan ĉarmon. 

Ĉiuj espirmis volon turni la doloron en forton kaj transformi funebron al kamarado Jiang al reala agado de plenumado kaj efektivigo de la spirito de la 20a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, sub firma gvidado de la Centra Komitato de la KPĈ kun kamarado Xi Jinping kiel kerno, alte levante grandan flagon de socialismo kun ĉinaj trajtoj, amplekse efektivigi la penson de Xi Jinping pri socialismo kun ĉinaj trajtoj en la nova epoko, meti tutan forton kune por konstrui socialisman modernan landon en ĉiuj aspektoj kaj ĉiuflanke antaŭenigi grandan rejunigon de la ĉina nacio.

En la Ŝanhaja Jiaotong-a Universitato, studento Zhang Chenyi oferis florojn ĉe la monumento de nova mejlo por la centjara jubileo de la uiversitato, sur la monumento estis gravuritaj vortoj de kamarado Jiang Zemin al la universitato. Zhang diris, ke kiel volontulo de la muzeo de universitata historio, li sentas spiriton de kamarado Jiang pri sopirado al la vero kaj servado por la popolo.

Maje de 1999 kamarado Jiang inspektis la Fibran Teknologian Insitituton en Wuhan kaj akcentis, ke por antaŭenigi evoluon de ŝtataj entreprenoj, ni devas adaptiĝi al postuloj de socialisma merkata ekonomio, senĉese profundigi reformon, antaŭenigi teknikan reformon kaj progreson kaj fortigi sciencan administradon. 

Tiama estro de la centro pri aparatoj de la insitituto Lu Guoqing diris, ke kamarado Jiang ĉiam stimulis nin persisti en frontlinio al monda informatika telekomunikado kaj klopodi por konstrui originan lokon de teknikoj kun intelekta proprieto. 

La organoj kaj amasoj esprimis, ke la vivo de kamarado Jiang Zemin estas brila kaj batalema. Dum sia revolucia vivo de pli ol 70 jaroj, li estas fidela al la komunisma ideo, senlime lojala al la partio kaj la popolo kaj senŝanceliĝe luktas por la aferoj de la partio kaj la popolo. Kamarado Jiang ĉiam vivas en la koro de la popolo. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree