Je la 20a horo kaj 9 minutoj dimanĉe, la revena kajuto de la homloĝata spacoŝipo Shezhou-14 sukcese surteriĝis en Dongfeng-a surteriĝa kampo. Estis konfirmite, ke tri astronaŭtoj Chen Dong, Liu Yang kaj Cai Xuzhe estas en bona sanstato kaj la misio de homloĝata spacoŝipo Shezhou-14 estis plensukcese plenumita.