Estis publikigita ĉina-angla raporto pri praktikoj kaj teoriaj esploroj de homrajta ideo de Ĉinio
Mirinda Publikigita: 2022-12-05 14:41:53

Lunde Ĉina Fonduso por Homrajta Disvolvo, altnivela pensbanko de la Novaĵ-Agentejo Xinhua kune publikigis ĉina-anglan raporton sub la titolo “Por feliĉa vivo de la popolo -- praktikoj kaj teoriaj esploroj de homrajta ideo de moderna Ĉinio”.

Pri la moderna homrajta koncepto de Ĉinio, la raporto profunde eksplikis la teorian logikon, historian logikon kaj praktikan logikon de la homrajta vojo de Ĉinio, profunde klarigis gravan signifon de praktikoj de Ĉinio en garantio kaj disvolvo de homaj rajtoj por antaŭenigo de tutmonda homrajta regado kaj akcelo de homrajtaj aferoj en ĉiuj aspektoj.

La raporto diras, ke novaj konceptoj, novaj rimedoj kaj novaj praktikoj de Ĉinio en respekto kaj garantio de homaj rajtoj ne nur aldonis novan koloron al monda homrajta afero kaj al homara civilizacio, sed ankaŭ provizis per favoraj spertoj aliajn landojn, precipe amason da evoluantaj landoj. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree