Funebra Komisiono de kamarado Jiang Zemin publikigis anoncon
Mirinda Publikigita: 2022-12-06 16:15:32

La funebra Komisiono de kamarado Jiang Zemin marde publikigis anoncon. La anonco diras, ke post forpaso de kamarado Jiang Zemin, elstara gvidanto ĝuanta grandan prestiĝon agnoskitan de la tuta Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), la tuta armeo kaj la ĉina popolo de ĉiuj etnogrupoj kaj granda marksisto kaj granda proleta revoluciulo, ŝtatisto, milita strategiisto kaj diplomato, ŝtatestroj, registaraj ĉefoj kaj parlamentoj, regsitaraj departementoj, partioj, amikaj societoj kaj diversrondaj amikaj personuloj de pluraj landoj, respondeculoj de iuj internaciaj organizoj, alilandaj diplomatoj en Ĉinio, fremdlandaj amikoj en Ĉinio, elmigrintaj ĉinoj kaj ĉindeveuloj, samlandanoj en Honkongo, Makao kaj Tajvano sendis grandnombron da kondolencaj leteroj, telegramoj, faris deklarojn, parolojn kaj partoprenis en funebrado por esprimi profundan funebron kaj kondolencon. La komisiono esprimas sinceran dankon pro tio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree