Nacidefenda Ministerio urĝis Usonon forigi penson de Malvarma Milito kaj objektive trakti armean konstruadon de Ĉinio
Mirinda Publikigita: 2022-12-06 14:06:42

Lastatempe usona Nacidefenda Ministerio publikigis “Raporton pri Ĉina Milita Afero kaj Sekureca Disvolvo 2022”, kiu distordis nacidefendajn politikojn kaj militajn strategiojn de Ĉinio, senkaŭze supozis armean disvolvon de Ĉinio kaj krude intervenis en internajn aferojn pri tajvana demando. Tio estas ĝia ofta rimedo por disvastigi tiel nomatan “militan minacon de Ĉinio”. Ĉinio esprimas fortan malkontenton kaj firman oponon pri tio kaj faris seriozan trakton kun Usono. 

Ĉinio persistas en paca disvolva vojo, sekvas defensivan nacidefendan politikon kaj ĉiam estas konstruanto de monda paco, kontribuanto de tutmonda disvolvo kaj protektanto de internacia ordo. Tamen faktoj pruvis, ke Usono estas la plej granda fabrikanto de ĝenoj kaj detruanto al la paco kaj stabileco de la mondo. 

Ĉinio urĝis, ke Usono forigu sian penson de Malvarma Milito, ĝustigu sian eraran konon pri Ĉinio, objektive kaj racie traktu ĉinan nacidefendon kaj armean konstruadon, ĉesigu fari erarajn vortojn kaj koncernan raporton kaj praktike antaŭenigu la rilatojn inter la du armeoj al sana kaj stabila disvolvo per reala agado. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree