Ĉinio kaj la mondo disvolviĝas en reciproka divido kaj kun komuna profito
CGTN Publikigita: 2022-12-06 18:26:02

La 6an de decembro la proparolanto de la ĉina Ministerio de la Eksterlandaj Aferoj, Mao Ning, kondukis gazetaran konferencon. Tie raportisto menciis, ke antaŭ nelonge la germana ĉefministro Scholz aperigis artikolon en la revuo Foreign Affairs, dirante, ke la leviĝo de Ĉinio ne devus esti kaŭzo izoli Ĉinion, nek preteksto limigi kunlaboron kun Ĉinio; krome li diris, ke nuntempe la mondo ne eniris en la staton de malvarma milito, kaj li ne konsentis kun la vidpunkto ke estos antagonismo inter Ĉinio kaj Usono. Tiam la raportisto demandis, kian opinion Ĉinio havas pri tio?  

Mao Ning diris, ke ni rimarkis la koncernan esprimon de Scholz. Ĉinio sin tenas ĉe la celoj de diplomataj politikoj protekti la mondan pacon, akceli la komunan disvolvadon kaj dediĉi sin al amika kunlaboro kun diversaj landoj. La faktoj pruvis, ke la disvolviĝo de Ĉinio estas dinamiko kaj ebleco de la tutmonda disvolviĝo.

       

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree