Lunde la Eŭrogrupo publikigis deklaron post kunveno en Bruselo kaj diris, ke la Eŭrozono kaj plejparto da membroj de la EU frontos al risko de teknika regreso en la kuranta vintro kaj la ekonomio rekomencos kreskon espereble en la venonta printempo.
La deklaro diris, ke alta energio-prezo, malaltiĝo de familia aĉetpovo, malfortiĝo de ekstera medio kaj streĉiĝo de financaj kondiĉoj daŭras ĝis 2023, ekonomiaj aktivadoj malrapide iras kaj la ekonomia perspektivo frontas al granda necerteco.