Vespere de la 4a de decembro, post kiam la skipo de astronaŭtoj en la spacoŝipo Shenzhou-15 sukcese loĝis en la ĉina spacostacio, la skipo de astronaŭtoj en la spacoŝipo Shenzhou-14 sukcesis reveni al la tero. En la lastaj tagoj internaciaj amaskomunikiloj turnis sian rigardon al la novaj atingoj akiritaj de la ĉina spaca afero.
Reuters diris, ke la konstruado de la ĉina spacostacio estas reflekto de la influpovo kaj memfido de Ĉinio en la kampo de spaca esplorado, kaj Ĉinio progresis rimarkinde en la spaca afero.
RIA Novosti raportis, ke Ĉinio emfazas malfermon al la ekstero kaj invitas aliajn landojn kaj internaciajn organizaĵojn kunlabori kun la spacostacio. Ĉe la rapida progresado de la ĉina spaca afero oni vidas esperon: en videbla estonteco la homaro havos pli da ŝancoj flugi al aliaj steloj.
Russian Newspaper asertis, ke en la ĉina spacostacio samtempe restas ses astronaŭtoj. Tio estas la unua fojo, kaj per tio Ĉinio kreis novan rekordon por la ĉina spaca afero. La konstrua rapideco de la ĉina spacostacio estas “rekorda”.