Okazis funebra ceremonio memore al kamarado Jiang Zemin en Pekino
Mirinda Publikigita: 2022-12-06 19:20:09

Je la 10a horo marde, la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso, Ŝtata Konsilantaro, Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, Centra Milita Komisiono solene okazigis funebran ceremonion je memoro pri kamarado Jiang Zemin en la Granda Popola Halo en Pekino. Xi Jinping, Li Keqiang, Li Zhanshu, Wang Yang, Li Qiang, Zhao Leji, Wang Huning, Han Zheng, Cai Qi, Ding Xuexiang, Li Xi, Wang Qishan kaj aliaj ĉeestis la ceremonion. La popolo de diversaj etnogrupoj dolore funebris kamaradon Jiang. 

Xi Jinping, ĉina prezidanto, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono faris oracion en la ceremonio.  

Li alte taksis la grandajn meritoj de kamarado Jiang dum lia brila vivo kaj akcentis, ke la klara revolucia spirito kaj revolucia ĉarmo de kamarado Jiang dum longtempa revolucia praktiko ĉiam estas memorataj en nia koro kaj ĉiam edukas kaj stimulas nin antaŭen. 

Xi diris, ke forpaso de kamarado Jiang estas nekalkulebla perdo de la partio, la armeo kaj popolo de ĉiuj etnogrupoj. La Centra Komitato de la KPĈ alvokas, ke la tuta partio, la armeo kaj la popolo de ĉiuj etnogrupoj turnu la doloron en forton, heredu la spiriton de kamarado Jiang, esprimu nian funebron per reala agado kaj plue verku novan ĉapitron de la aferoj de la partio kaj la lando sur la vojo de socialismo kun ĉinaj trajtoj.   

Xi akcentis, ke marksismo estas fundamenta gvida penso de establo kaj prospero de la partio kaj la lando. La gvidado de la KPĈ estas fundamenta garantio de senhalta antaŭeniro de la aferoj de la partio kaj la popolo. La popolo estas fundamenta forto decidanta la futuron de la partio kaj la lando. Reformo kaj malfermo estas ŝlosila politiko decidanta la futuron de la moderna lando. Disvolvo de Ĉinio ne sin disigas de la mondo kaj la monda prospero bezonas Ĉinion. 

Xi diris, ke kamarado Jiang eterne adiaŭis nin, liaj meritoj, pensoj kaj ĉarmo estos ĉiam registritaj en la historio kaj memorataj de la popolo en la koro de generacio al generacio. La tuta partio, la tuta armeo kaj la popolo de ĉiuj etnogrupoj devas pli strikte solidiĝi ĉirkaŭ la Centra Komitato de la KPĈ, diligente kaj pene klopodi, kuraĝe antaŭeniri por konstrui socialisman modernan landon en ĉiuj aspektoj kaj amplekse antaŭenigi grandan rejunigon de la ĉina nacio.

Hodiaŭ tra la lando estas duonhisita la nacia flago kaj ĉesas ĉiaj amuzaj aktivadoj. 

 

 

 

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree