Okazis Ĉina-Araba Mediata Kunlabora Forumo 2022
Mirinda Publikigita: 2022-12-07 16:20:11

La 5an de decembro laŭ la loka tempo en Riado, Saud-Arabio, okazis la Ĉina-Araba Mediata Kunlabora Forumo 2022. La forumo estas organizita de Ĉina Komunikila Grupo (ĈMG) kaj saudarabia Ministerio de Novaĵoj kaj la temo estas “Plifortigi interŝanĝojn kaj interkomprenojn kaj antaŭenigi konstruadon de ĉina-araba komunumo de komuna estonteco”. Registaraj oficialuloj, reprezentantoj de amaskomunikiloj kaj specialistoj sume pli ol 150 gastoj el Ĉinio kaj 22 arabaj landoj partoprenis en la forumo.

Estro de ĈMG Shen Haixiong diris per video, ke ĈMG surbaze de la forumo, profundigos interŝanĝojn kaj dialogon, fortigos praktikajn kunlaborojn, aktive efektivigos tutmondajn iniciatojn pri disvolvo kaj sekureco, kun ĉiuj rondoj de arabaj landoj kune helpos la ĉina-araban strategian partnerecon al pli alta nivelo kaj kontribuos forton de mediatoj al antaŭenigo de konstruado de ĉina-araba komunumo de komuna estonteco en la nova epoko kaj konstruado de komunumo de komuna estonteco por la homaro.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree