Ĉinio kaj la Araba Ligo: sincero, konfido kaj subteno unu por alia
CMG Publikigita: 2022-12-07 20:41:11

“La Araba Ligo estas la unua grava regiona organizaĵo, kiu kune kun Ĉinio publikigis dokumenton pri solidara batalo kontraŭ la epidemio kaj jesis la meritojn de Ĉinio en lukto kontraŭ la epidemio.”

“Saud-arabia reĝo Salman bin Abdulaziz Al Saud estis la unua eksterlanda ŝtatestro, kiu sendis mesaĝon al prezidanto Xi Jinping por esprimi subtenon al la ĉina kontraŭepidemia batalo.”

“Ĉinio, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj Barejno faris la unuan triafaze klinikan eksperimenton internacian pri neaktivigita vakcino en la tuta mondo.”

“En Tunizio la unua transmara centro de la ĉina sistemo de satelita navigo estis establita.”

……

Kiam oni malfermas la lastatempe publikigitan “Raporton de kunlaboro inter Ĉinio kaj la Araba Ligo en nova epoko”, tiuj “unuaj” vekas ĉe li admiron kaj miron: kvankam inter Ĉinio kaj Arabio troviĝas granda distanco, ili tamen kunligiĝas tiel proksime.

Se tio ankoraŭ ne estus rekte perceptata, vidu la futbalan mondpokalon okazantan en Kataro: la stadiono Lusail, kiu havas honoran titolon “Ora Bovlo”, la vojaj lampoj, kiuj prilumas ĉefajn vojojn de la futbala mondpokalo, la “tutmonde plej granda akvorezervujo en unuaĵo, kiu situas sude de Daŭho”… interne kaj ekstere de sportejoj videblas produktoj de Ĉinio, kiuj brilegas en la tutbala mondpokalo.

Aŭguste de la kuranta jaro du ĉinaj grandaj pandoj Sihai kaj Jingjing flugis al Daŭho, la ĉefurbo de Kataro, kaj ili sekve fariĝis plej amindaj diplomatoj-senditoj.

Inter Ĉinio kaj la Araba Ligo neniam mankas subteno unu al la alia en ĉiuj rilatoj.

La jaro baldaŭ finiĝos, tamen la interkomunikiĝo inter Ĉinio kaj arabaj landoj alvenas al pli alta fluso. Oni havas grandan atendon pri la kunlaboro inter Ĉinio kaj la Araba Ligo. Unu araba poeto iam diris: “Kiam vi vizaĝas al la suno, vi certe vidas vian esperon.” La kunlaboro inter Ĉinio kaj la Araba Ligo certe havas pli da esperoj, se ĝi ĉiam frontas al la suno.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree