Guterres alvokas al evoluintaj landoj liveri pli da rimedoj por biologia diverseco
Xinhua Publikigita: 2022-12-07 18:38:26

La 6an de decembro, en Montrealo, Kanado, la ĝenerala sekretario de UN António Guterres alvokis, ke evoluintaj landoj estu kuraĝaj liveri subtenon de rimedoj, helpante evoluantajn landojn, por ke ili estu gardantoj de monde naturaj riĉaĵoj. 

En la bonveniga ceremonio por la malfermo de la duafaza kunveno de la 15a Konferenco de la Partioj al “Konvencio pri Biologia Diverseco” de UN Guterres informis, ke, laŭtakse, ĝis 2030 la degenero de la tuttergloba ekologia sistemo kaŭzos ĉiujare perdon de 3 000 miliardoj da usonaj dolaroj, kaj en la kunveno estos necese aprobi “kadran interkonsenton pri tutmonde biologia diverseco post 2020”.

Guterres diris: “Evoluintaj landoj devas esti kuraĝaj liveri financan subtenon al tutmonde sudaj landoj. Ni ne povas kulkuli je tio, ke evolulandoj portu  tiun ŝarĝon.”

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree