Xi Jinping prezidis kunvenon de Politika Buroo por analizi ekonomian laboron en 2023
Mirinda Publikigita: 2022-12-07 17:35:43

Marde la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) okazigis kunvenon, analizis kaj esploris ekonomian laboron de 2023, aŭskultis raporton de laboroj de la Disciplinkontrola Komisiono de la Centra Komitato de la KPĈ kaj la Ŝtata Kontrola Komisiono, kaj  studis konstruadon kaj kontraŭkoruptan laboron de la partio en 2023. Ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ Xi Jinping prezidis la kunvenon.

La kunveno opiniis, ke la kuranta jaro estas ege grava jaro en la historio de la partio kaj la lando. Fronte al internacia situacio, plena de riskoj kaj penigaj taskoj de enlanda reformo kaj stabila disvolvo, la Centra Komitato de la KPĈ kun Xi Jinping ĉe ĝia kerno unuigis kaj gvidis la tutan partion kaj la popolon de ĉiuj etnogrupoj superi la malfacilojn, fortigis makroskopan akordigon, stabile altigis disvolvan kvaliton, akiris riĉajn sciencteknikajn kaj novigajn fruktojn, amplekse profundigis reformon kaj malfermon, fundamente stabiligis la prezon, efike garantiis greno-sekurecon, energi-sekurecon kaj la popolan vivon, tenis stabilecon de ĝenerala ekonomia kaj socia situacio, sukcese okazigis Pekinajn Vintrajn Olimpikojn, kaj Vintrajn Paralimpikojn, plensukcese okazigis la 20an Nacian Kongreson de la KPĈ kaj faris firmajn paŝojn en nova vojo de konstruado de socialisma moderna lando en ĉiuj aspektoj.

La kunveno akcentis, ke la venonta jaro estas komenca jaro por amplekse efektivigi la spiriton de la 20a Nacia Kongreso de la KPĈ. Por bone plenumi la ekonomian laboron en 2023, oni devas meti la pensojn de Xi Jinping pri socialismo kun ĉinaj trajtoj en la novan epokon kiel gvidilon, efektivigi la spiriton de la 20a Nacia Kongreso de la KPĈ en ĉiuj aspektoj, praktike antaŭenigi ĉinan modernigon, rapide konstrui novan disvolvan strukturon, kaj forte antaŭenigi altkvalitan disvolvon.

La kunveno montris, ke venontjare oni devas persisti en prioritatigo de stabileco kaj stabila progreso, plue efektivigos pozitivajn financajn politikojn kaj stabilajn monpolitikojn, fortigos kunordigon kaj kunlaboron de diversaj industriaj politikoj, plibonigos preventajn rimedojn kontraŭ la epidemio kaj formos kunligitan forton por akcelo de altkvalita disvolvo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree