Xi faris gravan paroladon en kunsido kun ne-partianoj
CMG Publikigita: 2022-12-07 16:41:37

La 2an de decembro, la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kunvokis kunsidon kun ne-partianoj en Zhongnanhai, por aŭskulti opiniojn kaj proponojn de la centraj komitatanoj el demokratiaj partioj, respondeculoj de la Tutlanda Federacio de Industrio kaj Komerco kaj reprezentantoj de la senpartiuloj pri la ĉi-jara ekonomia situacio kaj la venontjara ekonomia laboro. La ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, Xi Jinping, prezidis la kunsidon kaj faris gravan paroladon. 

Li asertis, ke la venonta jaro estas komenca por ĉiuflanke agi en la spirito de la 20a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio; en tiu jaro ni devas antaŭ ĉio insisti pri progresado en stabileco, entute plenumi novan koncepton pri disvolvado, pli bone preni en konsideron la pandemian regadon kaj la socian ka ekonomian evoluon, pli bone pensi la rilatecon inter disvolvo kaj sekureco, plue efektivigi pozitivajn financajn politikojn kaj stabilajn monajn politikojn, plifortigi kunagadon de diversspecaj politikoj, energie vigligi la merkatan konfidon, kaj krei favoran situacion por konstrui modernan socialisman landon kun ĉiuj aspektoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree