Inaŭguriĝis duaperioda kunveno de 15a Biodiverseca Konferenco de UN
Mirinda Publikigita: 2022-12-08 14:02:39

Merkrede en Montrealo, Kanado oficiale inaŭguriĝis la duaperioda kunveno de 15a Konferenco de Subskribintoj de Biodiverseca Konvencio de UN. Ĉinio urĝis ĉiujn partiojn koncentri komunajn konojn, aprobi Tutmondan Biodiversecan Kadron post 2020 kaj fari novan perspektivon por protekti tutmondan biodiversecon. 

Prezidanto de la konferenco, ĉina ministro pri ekologio kaj medio Huang Runqiu diris en salutparoloj, ke Ĉinio, per plej altnivela politika volo kaj gvidpovo, antaŭenigis la unuaperiodan kunvenon en Yunnan akiri plenan sukceson, kio metis firman politikan bazon por la duaperioda kunveno. Ĉinio atendas, ke ĉiuj partioj montros kunlaboran spiriton, fokusiĝos en solvo de malfacilaj problemoj en la kunveno, kunigos plej grandan komunan konon, por injekti fortan politikan akcelon de atingo de la Tutmonda Biodiverseca Kadro post 2020. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree