Xi sendis gratulmesaĝon al la Nacia Historia Societo de Ĉinio
CMG Publikigita: 2022-12-08 16:24:48

Okaze de la 30a datreveno de fondiĝo de la Nacia Historia Societo de la Ĉina Popola Respubliko, Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ŝtata prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, sendis gratulan mesaĝon por esprimi varman gratulon kaj sinceran saluton al la tuta personaro de la societo kaj al la tutlanda laborantaro okupiĝanta pri esploro de la nacia historio.

En la mesaĝo Xi diras, ke en sia ekzisto de 30 jaroj la Nacia Historia Societo de la Ĉina Popola Respubliko faris pozitivan kontribuon por pluigi la esploron, diskonigon kaj klerigon pri la historio de nova Ĉinio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree